Kanemberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanemberizo
Kanemberizo
Kanemberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. schoeniclus
Emberiza schoeniclus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Kanemberizo, Emberiza schoeniclus, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Ili reproduktiĝas en Eŭropo kaj multe de moderklimata kaj norda Azio.

    Plej birdoj migras suden vintre, sed tiuj de pli milda sudo kaj okcidento de la teritorio estas loĝantaj birdoj.

    Ĝi estas komuna en kanejoj kaj reproduktiĝas ankaŭ en pli sekaj malfermaj areoj kiaj marĉaĵoj kaj kultivejoj.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Kanemberizo en Rusio.

    La Kanemberizo estas mezgranda birdo, 13.5-15.5 cm longa, kun malgranda sed fortika beko de semomanĝulo. La masklo havas nigrajn kapon kaj gorĝon, blankajn mustaĉan strion, kolumon kaj subajn partojn, kaj tre striecan brunan dorson.

    Temas pri specio kun seksa duformismo. La ino estas multe pli senkolora, kun strieca bruna kapo kaj pli strieca sube.

    Estas deknaŭ subspecioj agnoskitaj. Ili distribuiĝas tra tuta Eŭrazio.

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    La familiara, kvankam iom monotona, kanto de la masklo estas ripeteca zrip.

    Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado, kaj for de la reprodukta sezono el semoj. La nesto estas en arbusto aŭ kanotufo. La ino demetas 4-7 ovojn, kiuj montras la harecajn markojn karakterajn de la emberizoj.

    Populacioj[redakti | redakti fonton]

    Ĉar la bonfarto de tiu specio dependas de la ekzistado de nedamaĝitaj malsekejoj bone interkonektitaj, dum en la lasta jarcento oni realigis fortan procezon de sekigo de tiuj malsekejoj, la specio ege malpliiĝis. Ekzemple en Hispanio oni perdis inter 60 % kaj 75 % de la origina malsekejaro en la du lastaj jarcentoj. La populacinombrado, kunordigita de SEO/BirdLife en 2021, montris por la iberokcidenta subspecio (Emberiza schoeniclus lusitanica) inter nur 20 kaj 30 reproduktantaj paroj, ĉiuj en nur ses malsekejoj de Galegio, kaj por la iberorienta subspecio (Emberiza schoeniclus witherbyi) inter 238 kaj 244 paroj, kun areo koncentrita en tri malsekejoj (Delto de Ebro, Tablas de Daimiel kaj Albufera de Majorko), kiuj estas hejmo de ĉirkaŭ 85 % de la totalo de la reprodukta populacio en Hispanio. La pliigo de la specio fine de la 20-a kaj komence de la 21-a jarcentoj, nome de pli ol 80% de la populacio, rezultis en formorto en naŭ regionoj kaj plialtigo de la specio al la kategorio de la UICN de “draste endanĝerigita”.[1]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]


    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. "El escribano palustre y sus humedales necesitan un plan urgente", Aves y naturaleza, nº 39, Madrido, 2023, paĝo 42.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]