Kaneshiro Takeshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaneshiro Takeshi

KANESHIRO Takeshi (japane kaj ĉine 金城 武 kunrei: kanesiro takesi, pinyin: Jīnchéng Wǔ) (11-a de oktobro, 1972) estas unu el la plej famaj aktoroj de orienta Azio. Li naskiĝis en Tajpeo, Tajvano. Lia patro estas japano (el Rjukjuo) kaj lia patrino estas tajvana. Li komencis aktori en liaj 17 jaroj en Tajvano kaj en 1998 eklaboris en Japanio. Li flue parolas la japanan, ĉinan, tajvanan,kantonan kaj anglan.