Kanjiĵa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kanjiĵa situas en la mapo en la verda munucipo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kanjiĵa, serbe Кањижа, hungare Magyarkanizsa estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato (tamen en regiono Baĉka). La hungaroj ŝatas uzi la formon Kanizsa (kaniĵa). Ankoraŭ 12 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Senta, la lasta estas proksime. Kontraŭe troviĝas tra la ponto Novi Kneĵevac.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895, kiuj trovis tie terfortikaĵon. La unua mencio devenis latine el 1093 en formo Cnesa (knesa). La tataroj, poste la turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1241 kaj en la 16-a j.c. La kristana armeo venkis la turkojn en 1686, la regiono iĝis limgarda zono apartenanta al la Habsburga Imperio ĝis 1751, poste krona regiono Tiso. En 1773 la komunumo iĝis kampurbo havanta ankaŭ rajton pri pramo kaj apartenis al Bács-Bodrog. La urbeto prosperis el la agrikulturo. Dum la bataloj en 1849 la urbeto forbruliĝis. Post la rekonstruo ankaŭ la industrio trovis lokon (muelejoj, fajencouzino).

Preĝejo de Kanjiĵa

En 1912 kuracbanejo kaj nova urbodomo konstruiĝis, ĉar la urbo havis jam rangon pri konsilantrajto. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Apud la urbo oni fondis vilaĝojn kun serboj por malgrandigi la hungaran plimulton. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la urbon. Post 1960 oni minis nafton. Inundo okazis en 1970.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]