Kankano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri de Toulouse-Lautrec, Troupe de M Églantine (1895).
Offenbach Can-can

Kankano estas franca danco, precipe dancata en grandaj parizaj dancejoj ĉirkaŭ la jaro 1830 kvazaŭ por protesti kontraŭ unueca meĥanikigo de socia danco. Ties movoj, sentence plenamuzaj, similigis onidire rondadon de simioj; sed prefere ili estis derivitaj de hispana fandango. Heredanto de kankano estis chahut, kiu fine de la jarcento transiris sur lignotabulojn de muzikĉambregoj, kie eminentis en ĝi aŭstralia dancistino Saharet. En Parizo ĝi estis dancata en Moulin Rouge: ĝi inspiris artistojn kiel Toulouse-Lautrec, Legrand kaj aliaj.

Oni skribas pri kankano[redakti | redakti fonton]

Kankano estas rapida danco de la franca deveno, ĝi havas ritmon de pli rapida galopo. Ĝi estiĝis en Parizo post la jaro 1830. Ĝi validiĝis precipe kiel sceneja danco en operetoj kaj kabaredoj.

Kankanon eternigis sur siaj afiŝoj kaj pentraĵoj Henri Toulouse-Lautrec.

... eble Moulin Rouge estus antaŭ longe forgesita, se ne estus pentristo, kies bastono frapis sur Montmartre jam longan vicon da jaroj. Kiu scias, se ni ankoraŭ senĉese rememorigis tiun ĉi strangan mondon, se ni ne konus bildojn kaj afiŝojn, kiuj tiel fidele kaptis tiun ĉi epokon. Kun Toulouse-Lautrec eniris en Moulin Rouge-n Senmorteco.

La plej konata muzika formo estas Can-can el opereto de J. Offenbach "Orfeo en submondejo".

Historiisto F. Sarcey skribis pri la fina kankano: "Ŝajnis al ni, ke dum la unuaj tonoj de tiu ĉi furioza orkestro la tuta socio devas neatendite rekonsciiĝi kaj ĵetiĝi en la dancon. Tiu muziko vekus eĉ mortintojn."

La kankano onidire estiĝis en ĝardenoj en Montparnasse, sed ĝi ĉiam estos kunigata kun Moulin Rouge.

Kiu el gaj-ebrietaj knabinoj havis dum drink-amuzoj ideon fari ion esceptan? Surrampi tablon, krispigi jupon, senvualigi nigrajn ŝtrumpojn kaj ĝarterojn kaj dum ĝenerala gajeco komenci elĵetadi la krurojn en altecon? Tio estis kiel ajn, baldaŭ aliĝis al ŝi eble ĉiuj knabinoj, kiuj estis sur Montmartre. Naskiĝis malbenata kaj admirata "natura" kvadrilo. Okazis furiozado, kiu ne havis ĝis tiu tempo en Parizo similon. Kaj kvankam Mortmartre kutimis al ĉio ajn, ĉifoje eĉ ĝi ektremis en la fundamentoj.

Koncize, kiam printempe de la jaro 1889 Moulin Rouge malfermis unuan fojon siajn pordegojn, ĉiuj vizitantoj ekvidis tiun "plej parizan spektaklon, kiun povas geedzoj ekvidi kun siaj edzinoj". Kaj tiel naskiĝis atrakcio, kiu - kaj tio estas en la tuta afero la plej pikanta - estas komune kun Eiffel-turo, Louvre kaj templo Notre Dame ĝis hodiaŭ plej vizitata simbolo de Parizo.