Kanpur
El Vikipedio
Kanpur, hinde कानपुर estas urbo kaj ekonomia, komerca, religia centro en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La angla historia nomo ĝis 1948 estis Cawnpore.
Gravuraĵo titolita Sipajoj disdividantaj la militakiron post sia insurekcio kontraŭ la britia reĝimo
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 1000 km²
- Alto super marnivelo: 126 m
- Loĝantaro: 2 823 000 en 2001
- Horzono: UTC + 05:30
- Poŝtkodo: 208 0xx, 209 2xx, 209 3xx, 209 4xx
- Telefonkodo: 91(512)
- Aŭtokodo: UP-78
- 26°28′21″N 80°19′52″O / 26.4725°N, 80.33111°OKoordinatoj: 26°28′21″N 80°19′52″O / 26.4725°N, 80.33111°O
Situo [redakti]
Kanpur situas sur bordoj de Gango.
Historio [redakti]
La unua necerta mencio pri Kanpur okazis en 1207, sed oni konas pli frue diversajn religiajn legendojn pri la loko. La vera mencio okazis en 1579, kiel simpla vilaĝo. En la 18-a jarcento britoj alvenis. Ili faris el la komunumo gravan komercejon, kie estis stabo (poste garnizono) de soldatoj. Tie okazis ribelo de sipajoj.
Pli detale pri la ribelo legu: Ribelo de Sipajoj!
Vidindaĵoj [redakti]
- katedralo de 1862
- aliaj preĝejoj
- bestoĝardeno
- muzeo
- universitato