Kansas City Six

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kansas City Five)
Kansas City Six
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Kansas City Six estis la nomo de sonregistra sesopo de la svingo kun muzikistoj el la Count Basie Orchestra, kiu kutime muzikis kaj surdiskigis sen Count Basie mem.

Por kvinopa ensemblo oni elektis la nomon Kansas City Five, por sepopo la nomon Kansas City Seven. La plej gravaj sonregistraĵoj – produktitaj de Milt Gabler por Commodore – devenas de la Kansas City Six kun trumpetisto Buck Clayton kaj la tenorsaksofonisto kaj klarnetisto Lester Young, Eddie Durham (elektra gitaro kaj trombono), Freddie Green (ritmogitaro), Walter Page (baso) kaj frapinstrumentisto Jo Jones.

La 27-an de septembro 1938 en Novjorko ekestis „Countless Blues“, „Them There Eyes“, „Pagin´ The Devil“, „Want A Little Girl“ kaj „Way Down Yonder in New Orleans“. Dum prezentado en Carnegie Hall decembron de 1938 ankaŭ kunmuzikis gitaristo Leonard Ware. La 24-an de decembro 1939 je la koncertoj nome Spiritual To Swing ekestis kune kun Charlie Christian „Good Morning Blues“, „Way Down Yonder..“ kaj „Pagin´ The Devil“. Count Basie, kiu alikaze ne kunludis pro kontraktaj kialoj, kunlaboris je „Destination K.C.“ kun Kansas City Seven kaj je „Lester Leaps Again“ kun Kansas City Five. La 28-an de marto 1944 Gabler produktis lastan sonregistraĵon dum la tempo de la reveno de Lester Young en la bandon de Basie; ekestis de Kansas City Six la titoloj „I Got Rhythm“, „Four O´Clock Drag“, „Three little Words“ kaj „Jo-Jo“ de Joe Bushkin, kiu direktis la sonregistradon kaj liveris la aranĝaĵojn; ĉe-foje kunludis Lester Young kun Bill Coleman, Dicky Wells, John Simmons, Bushkin kaj Jo Jones. Lasta sonregistra dato estis la 7-a de majo 1945 por la titoloj „I'm In The Mood For Love“ kaj „Sugar Hips“.

Diskografio (interkrampe la sonregistra dato)[redakti | redakti fonton]

Kansas City Six (28-an de septembro 1938):

  • Way Down Yonder In New Orleans
  • Countless Blues
  • Them There Eyes
  • I Want A Little Girl
  • Pagin' The Devil

Count Basie's Kansas City Seven (5-an de septembro 1939):

  • Dickie's Dream
  • Lester Leaps In
  • Way Down Yonder In New Orleans
  • Good Morning Blues
  • Pagin' The Devil

Kansas City Seven (22-an de marto1944):

  • After Theatre Jump
  • Six Cats And A Prince
  • Lester Leaps Aagain
  • Destination K.C.

Kansas City Six (28-an de marto 1944):

  • Three Little Words
  • Jo-Jo
  • I Got Rhythm
  • Four O'Clock Drag

Freddie Green & His Kansas City Seven (7-an de majo 1945):

  • I'm In The Mood For Love (kun Sylvia Sims)
  • Sugar Hips

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

  • Commodore Classics in Swing - Lester Young with the Kansas City Six 1938-1944 (Commodore Records/Warner, ed. 1991)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]