Kanstancin Veranicin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kanstancin Veranicin (beloruse - Канстанцін Вераніцын)n. 13-an de junio 1834, vilaĝo Astraŭljani, apud Vicebsk - m. ĉ. 1904, Sankt-Peterburgo) - partoprenanto de literatura vivo en Belorusio dum 19-a jarcento, unu el kunfondantoj de moderna belorusa literaturo. Aŭtoro de satira poemo "Taraso sur Parnaso".

Biografio

Devenis el servutuloj. Komence, lia familinomo estis Vasiljev. Ricevis en la jaro 1851 liberecon, li translokiĝis en urbo, kaj prenis al si familinomon Wieranicyn.

Studis en Haradoka paroĥa lernejo, Vicebska gimnazio (1845-1852) kaj Peterburga ĥirurga akademio (1852-1854), el kiu li estis forigita, sed ĉi tiu ne haltigis lin. En la jaro 1854 li brile finis en terkulturada instituto en urbeto Hori-Horki, verkinte disertacion "Pri belorusa ekonomio". Dum 1863-74 vivis kaj laboris en Sankt-Peterburgo, kaj en 1874-79 instruadis en Maladzeĉna instruista lernejo, de la jaro 1880 laboris en Sankt-Peterburgo en Ministerio pri vojkomunikado. Preciza dato de morto ne estas konata.

Al li oni atribuas du anonimajn poemojn: "Taraso sur Parnaso" (1855) kaj "Du djabloj" (1860).

En la jaro 2001 en Astraŭljanu kaj urbo Haradok estis establitaj memoraj signoj en honoro de poemo "Taraso sur Parnaso" kaj ĝia ebla aŭtoro.

Literaturo

  • Лазарчук М. Станаўленне беларускай паэмы. - Мн., 1968;
  • Кісялёў Г. Пошукі імя. - Мн., 1978;
  • Скалабан В. Новыя матэрыялы з гісторыі беларускай літаратуры XIX ст. //Шляхам гадоў. Мн., 1990. (Вып. 1);
  • Кісялеў Г. Віцебск Канстснціна Вераніцына //Віцебскі сшытак. 1997. №3;
  • Хаўстовіч М. Вераніцын ці Вуль? // XIX стагоддзе: Навук.-літ. альманах. Мн., 2000. Кн. 2.