Kantabraj militoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kantabraj militoj
Konflikto: Romia konkero de Iberio
Astur-Cantabrian-Wars.png
Proksimuma loko de la militoj
Daŭro: de -29 al -19
Loko: norda Iberio (nunaj Asturio, Kantabrio kaj Leono)
Rezulto: Venko de Romio kaj elromanigo de Iberio
Flankoj
Romia Imperio Kantabroj kaj asturoj
Komandantoj
Aŭgusto Cezaro,
Gaius Antistius Vetus,
Gaius Furnius,
Publius Silius Nerva
Corocotta (kantabroj),
Gausón (asturoj)
Forto
70.000-100.000 70.000-80.000
Perdoj
Nekonate Ĉiuj milit-kapablaj viroj
v  d  r
Information icon.svg

La Kantabraj militoj (inter -29 kaj -19) estas nomo de milita konflikto inter la Romia Imperio kaj la popoloj asturoj kaj kantabroj vivantaj en la nordo de Iberio. La venko de Romio signifis la delonge volata elromanigo de Iberio. La graveco de tiu ĝi konflikto superis tiun de aliaj de Romio, ĉefe de vidpunkto politika, kaj ĝi estis la ununura operaco en kiu Aŭgusto Cezaro mem partoprenis.[1]

Antaŭokazoj[redakti | redakti fonton]

Romia Kantabrio dum la Kantabraj militoj. La mapo montras la limojn de la prakantabra teritorio rilate al tiuj de la nuna Kantabrio, kaj ankaŭ la klanojn tie loĝantajn, la najbarajn popolojn, urbojn kaj reliefaĵojn interpretitajn laŭ la antikvaj fontoj.

La unuaj aperoj de la kantabroj en la historia kunteksto de la militoj de Romio en Iberio estas pli fruaj ol la Kantabraj militoj mem, ĉar la kantabroj ofte estis dungitaj soldatoj en aliaj militaj konfliktoj, kaj ene de la Ibera Duoninsulo kaj ekstere de ĝi. Tial, jarojn antaŭ la komenco de la milito en la praaj Kantabrio kaj Asturio, la romia armeo jam antaŭsciis la militemon de la popoloj vivantaj en la nordo de la Ibera Duoninsulo. Oni scias, ke la kantabroj jam partoprenis militon inter Kartago kaj Romio (Dua Punika milito).

Ankaŭ ŝajnas, ke la kantabroj milithelpis la popolojn vivantajn en la centro de Iberio kontraŭ Romio en la jaro -151. Ankaŭ kantabroj batalis kontraŭ Romio en Aquitania, aŭ Ilerdo en la jaro -49.

Per tiaj antaŭokazoj la kantabroj kaj la aliaj popoloj en la nordo de Iberio ekiĝis konataj en la tuta Romia Imperio. Kvankam la romiaj historiistoj pravigis ĉi tian kampanjon kiel respondon al la pluraj kantabraj rejdoj en la teritoriojn jam kontrolitajn de Romio, ŝajnas pli kredebla, ke al Romio interesis la oro en Asturio kaj la fero en Kantabrio. Tial, printempe de la jaro -25, la imperiestro mem, Aŭgusto Cezaro, venis en Iberion, kaj establis sian bazon en Segisama, en la nuna provinco Burgoso.

Armeoj kaj strategio[redakti | redakti fonton]

Militaj operacoj de Romio okazintaj dum la la du frontoj kontraŭ la kantabroj kaj asturoj.
  • ██ Kampanjo de Decimus Iunius en -137
  • ██ Kampanjo de Julio Cezaro en -61
  • ██ Kampanjo en -25
  • ██ Kampanjo en -26

Ŝajne la strategio de la kantabroj kaj asturoj estis gerilado, evitante la rektan atakon kontraŭ la romiaj trupoj. La indiĝenoj pli bone konis la krutan kaj montozan teritorion, kio permesis al ili ataki pli rapide kaj surprize, per ĵetarmiloj, embuskoj kaj rapidaj retretoj.

Moneroj kaj kantabrj steleoj donas ateston, ke la kantabroj uzadis malpezajn armilojn. Tiama historiisto Marco Anneo Lucano klarigas: "Cantaber exiguis et longis Teutonus armis" ("La kantabroj kun ties etaj armiloj kaj la teŭtono kun ties longaj armiloj"). La kantabroj armiĝis per glavoj, ponardoj, ĵetlancoj, rondaj aŭ ovalaj ŝildoj el ligno, brusto-kirasoj el linoledo, ĉapeloj, falkato (ibera spado) kaj la bipennis, hakilo kun duobla eĝo, kio estas propra de la prapopoloj el la nordo de Iberio. Ne estas pruvo de tio, ke ili uzis pafarkojn aŭ ŝtonĵetilojn, sed tre eblas, ke ili prisciis kaj uzadis ilin.

La kantabroj estis lertaj je ĉevalrajdado, kion ankaŭ rivelas tio, ke eĉ kelkaj ĉevalrajdaj taktikoj uzatiĝis de la romia armeo, ekzemple la circulus cantabricus (kantabra rondo), aŭ la cantabricus impetus (kantabra impeto), kio estas fronta atako kontraŭ la malamika linio por disrompi ĝin.

La kantabroj estis grandaj kontraŭuloj por Romio, kio devigis Cezaron alsendi plurajn legiojn:

  • Legio I Augusta
  • Legio II Augusta
  • Legio IV Macedonica
  • Legio V Alaudae (agis en Asturio)
  • Legio VI Victrix (agis en Asturio)
  • Legio IX Hispana
  • Legio X Gemina (agis en Asturio)
  • Legio XX Valeria Victrix

Al tiuj aliĝis helpaj trupoj:

  • Ala II Gallorum,
  • Cohors II Gallorum,
  • Ala II Thracum Uictrix Ciuium Romanorum,
  • Cohors IV Thracum Aequitata,
  • Ala Parthorum
  • Ala Augusta

Ankaŭ partoprenis la romia militŝiparo, sendite de Aquitania. Ĝi alvenis al la kantabra marbordo kaj estis tiu, kiu decidis la rezulton de la konflikto. Ĝia alveno sieĝis la kantabrojn per trupoj surteriĝintaj. Oni kalkulas, ke la romia armeo uzis 70.000 soldatojn, tamen ĉi tiu kalkulo estas malsama dependante de la fonto. Oni kalkulas ĉirkaŭ 5.000 homojn po unu legio.

Tamen oni pensas, ke ĉi tiu nombro devus esti pli granda ol 80.000, konsiderante la helpsoldatojn, ĉar kvankam post la reformo de Mario, la oficiala nombro da homoj estis 6.200, ofte dum la regado de Aŭgusto Cezaro unu legio fluktue konsistis el de 5.000 ĝis 8.000 soldatoj.

En la jaro -25, Aŭgusto Cezaro donas al la asturoj sian kampadejon Brigantum, kiel premion responde al la asturia helpo. Tamen, poste la asturoj kuniĝis al la kantabroj por batali kontraŭ Romio. La imperiestro Aŭgusto Cezaro, unu jaron post sia alveno, devis retiriĝi al Tarragona, ŝajne pro malsano. La militkonflikto tamen daŭris plu dum 10 jaroj (komparu: Romio elkonkeris Francion en tempo da 7 jaroj).

Fino[redakti | redakti fonton]

Male al aliaj similaj konfliktoj, la Romia imperio ne arigis militkaptitojn, sed preferis mortigi la kantabrojn militpovajn. Ankaŭ oftis inter la kantabroj sinmortigi prefere al sklaveco, ĉu per glavo aŭ fajro, aŭ ĉefe per veneno preparita el semoj de taksuso, mita kelta arbo. Strabono diris, ke ili malrespektas la morton kaj la doloron, ili krius venkon eĉ krucumite. Iliaopinie, laŭ Strabono, morti kiel libera militisto estas jam venko.

La militfino okazis en la jaro -19, tamen en la jaro -16 okazis etaj ribeloj. Romio, same kiel kun aliaj venkitaj teritorioj, volis devigi siajn reformojn. Tamen tiu "fremda" alveno ne multe sukcesis. Kvankam masakrite kaj devigite elmontiĝi, la kantabroj plu estis iomete kontrolitaj de du legioj (X Gemina kaj IV Macedonica), kiuj restis en la kantabra teritorio pluajn 70 jarojn.

Post la kantabraj militoj kaj la submeto fare de Romio, la romiaj legioj adoptis kelkajn simbolojn de la kantabroj, ĉu krucojn kaj simbolojn kaj lunajn kaj sunajn. La romia armeo kopiis ankaŭ ĉevalrajdajn taktikojn kiel la circulus cantabricus aŭ la cantabricus impetus, antaŭe menciitaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Los Cántabros antes de Roma, 2ª edición: Dr. Eduardo Peralta Labrador, Real Academia de la Historia. (2003)
  • Las Guerras Cántabras: Angel Ocejo Herrero y vv.aa.
  • Estelas Cántabras: Símbolos de un pueblo: Juan Carlos Cabria Gutiérrez, editorial Brenes XXI.
  • Onomástica de Cantabria - Los Nombres de Persona Cántabros: Jesús J. Maroñas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linares Argüelles, Mariano; Pindado Uslé, Jesús; Aedo Pérez, Carlos.. (1985). Gran Enciclopedia de Cantabria Tomo IV. Santander: Editorial Cantabria, S.A..