Kantabroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cantabria prerromana.svg

La termino kantabroj (en latino: cantabri, el cantăber; en malnovgreka lingvo: Καντάβροι) estis la nomo donata de la romianoj al aro de antikvaj popoloj kiuj loĝis en la nordo de la Iberia duoninsulo kaj kies teritorio etendiĝis en epoko de la Kantabraj Militoj en preskaŭ la tuto de la nuna Kantabrio, en la nordo de la provinco Burgoso kaj de Palencio, la nordoriento de la provinco Leono, la oriento de Asturio kaj la plej okcidenta parto de Biskajo. Ilia ĉefa urbo estis Amaya kaj estis najbaroj de la aŭtrigonoj, turmogoj, vakceoj kaj asturoj.

La studado de la klasikaj fontoj certigas pri la ekzisto de pluraj triboj aŭ klanoj, kiel la salaenoj, orgenomeskoj, avariginoj, blendioj kaj koniskoj ĉe la marbordo, konkanoj, koniakoj, plentuzioj, tamarikoj, vadiniensoj kaj veĝikoj en la interno.

La kantabroj aperas en dokumentoj de la 3-a jarcento a.K. Verŝajne ili difiniĝis kiel popolo inter la 8-a kaj 4-a jarcento a.K. La arkeologiaj trovitaĵoj montras ke en la 3a jarcento a.K ekiĝis keltibera kultura asimilado inter la kantabroj.