Kantaro-Vikio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el KantaroVikio)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
KantarViki
KantarViki
KantarViki
vikio
Priskribo Retejo por kompili informojn pri esperanta muziko
Retadreso https://kantaro.ikso.net/
Lingvo(j) Esperanto
Posedanto E@I
Fondiĝo 2003
Stato aktiva
vdr

KantarViki estas vikio, kiu celas havi kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn kaj ligilojn al Esperanto-muziko en Interreto. La retejo startis en 2003,[kiam?] ĝi fukcias per vikia teknologio MediaVikio.[1]

Estante produktaĵo de internacia kunlaborado, la kantaro havas kaj malnovajn movadajn kantojn kaj kantotekstojn de modernaj muzikaj grupoj.

En la kantaro oni povas serĉi kantojn laŭ nomo aŭ kategorio. Haveblas alfabeta indekso. Krom tekstoj, la kantaro provizas akordojn por amatoraj ludantoj, kodojn por poŝtelefonoj, kaj tonsilabojn.

Paĝoj pri muzikaj grupoj prezentas liston de albumoj kaj ĝeneralan informon.

La 17-an de aŭgusto 2009 prezentiĝis 1009 kantotektstoj. Fine de la jaro 2010 jam estis pli ol 2000. Ĝi nun prezentas pli ol 3000.[2]

Sekcioj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtoroj
  • Kantoj
  • Diskoj
  • Grupoj
  • Kanzonaroj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Novaĵoj el 2003
  2. Statistiko ĉe la retejo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]