Kantatodiservo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantatodiservo estas kristana diservo, je kiu en la centro staras la eklezimuzika prezentdo de religia kantato. La prezentado de la kantato tiam estas kunteksita kun la liturgio. Kantatodiservon komune preparas pastro kaj eklezimuzikisto resp. kantoro. Kantatodiservo enhavas kaj elementojn de koncerto kaj ankaŭ la bazan karakteron de diservo, kiu konsistigas ĝia streĉon, sed ankaŭ ĝian apartan ĉarmon. Aparte sukcesa estas kantatodiservo, kiam sukcesas densa interplektiĝo de prezentata muziko, parolata vorto kaj ceremoniata liturgio.

Remalkovro de la formo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1918 Karl Straube revivigis en Lepsiko la formon de la kantatodiservo, prezentante ĉiujn kantatojn de Johann Sebastian Bach kaj donante al ili "je tio en la diservoj de la lepsikaj ĉefpreĝejoj ilian fiksan lokon[1].

Praktikaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Loko de la kantato en la liturgio[redakti | redakti fonton]

Partoj de la kantato povas funkcii kiel parto de la liturgio el la proprioordinariumo, ekzemple kiel haleluja-vokoj aŭ preĝopartoj. La kunagantoj je kantatodiservo kutime estas kantistoj, akompanataj de instrumentistoj, ĉar je ĉi tiu formo de diservo pezocentroj estas krom la muziko la vorto kaj la enhavo de la kantato.

Prediko en kantatodiservo[redakti | redakti fonton]

Kutime la predikanto je kantatodiservo pritraktas religian temon el la prezentata kantato aŭ tekston el la biblio, sur kiu baziĝas la kantato, tiel ke kantato kaj diservo intime interligiĝas kaj estigas je tio liturgian tutartan verkon. liturgiojarajn indikojn, kiuj rezultas el la ekestohistorio de kantato (ekzemple adventa, kristnaska kaj pasiona kantato), li ankaŭ povas temigi kaj rilatigi kun la respektiva liturgio kaj prediko.

Kantoj en kantatodiservo[redakti | redakti fonton]

Se la kantato enhavas kanton el la kantaro aŭ strofon de eklezia kanto (ekzemple la kantato de Bach Was Gott tut, das ist wohlgetan, BWV 99), la diservo dum la prediko kaj je la elekto de la paroĥaj kantoj ne preteriras ĝin, sed profundigi la temon. Jen tio foje tuŝas la limon de prikanta diservo. La respektiva prediko tiam estas prediko pri certa kanto.

Kantatoteksto en kantatodiservo[redakti | redakti fonton]

Pro pli bona kompreno de la kantatotekstoj la paroĥo plejeble ricevus je dispono paperfolion kun la kompleta kantata teksto. La foje historia lingva formo de teksto tiel estas pli bone komprenebla por la diserva paroĥo, kaj ankaŭ poemaj maldecaĵoj estas tiamaniere pli bone digesteblaj. Tiam kantato sukcesas , "fariĝi diservero" [2].

Kantatokomponaĵoj en kantatodiservo[redakti | redakti fonton]

Al la plej gravaj kantatokomponistoj, kiuj taŭgas por kristana kantatodiservo, apartenas ĉefe la majstroj de la baroko: Dietrich Bŭtehude, Nicolaus Bruhns, Matthias Weckmann, Vincent Lübeck, Johann Sebastian Bach kaj Georg Philipp Telemann, kiuj komponis kantatoj precipe, sed ne ekskluzive, por la eklezia kaj liturgia uzo. Sed ankaŭ la modernismo prezentas interesajn ekleziajn kantatojn de komponistoj el la 20-a kaj 21-a jarcentoj, ekz. Rolf Schweizer, Paul Ernst Ruppel, kiuj taŭgas por prezentado en kantatodiservoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Klotz, artikolo Karl Straube, en vol. 12 de Musik in Geschichte und Gegenwart, 3-a eldono 1965, kol. 1445
  2. Wilhelm Jannasch, RGG, 3-a eldono, vol. 3, Tübingen 1959, kol. 1128

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Böhme: Johann Sebastian Bach - Prediger in Tönen, Karlsruhe 1985, ISBN 3-88450-064-3
  • Amélie Gräfin zu Dohna und Anke Holfter: Bachkantatengottesdienste, in der Reihe: Dienst am Wort, vol. 125, Göttingen 2010, ISBN 978-3-525-59534-3
  • Sigrid Glockzin-Bever, Johann Rüppel kaj Martin Weyer (eldonintoj): Bach-Kantaten predigten. Ein Marburger Experiment, Strube-Verlag Munkeno 2007, ISBN 978-3-89912-103-2
  • Wilhelm Jannasch: Artikel Kantatengottesdienst, en: RGG, 3-a volumo, 3-a eldono, Tübingen 1959, kol. 1128
  • Lutherische Liturgische Konferenz (eldoninto): Die Kantaten Johann Sebastian Bachs im Gottesdienst, Stutgarto 1985
  • Martin Petzoldt: Bach als Ausleger der Bibel, Göttingen 1985, ISBN 3-525-57179-8