Kantelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantelo
Kantelo
Kantelo
Koncerta kantelo kun 38 kordoj.
Klasifiko Kordinstrumento
Ton-amplekso
Parencaj instrumentoj Citro, kankleso
vdr

Kantelo (finne kantelekannel, estone kannel) estas nacia ludilo de Finnlando kaj ĝi estas konata kordinstrumento ankaŭ en aliaj landoj apud la Balta Maro.

Strukturo kaj historio

La tradicia kantelo havas kvin kordojn, kiujn oni fiksis sur la ligna framo kaj la malsupra flanko estas malferma. Pli novan tiel nomatan dulignan kvin-kordan kantelon oni unue grifelas kaj poste oni metas eĥokovrilon sur ĝin. Poste oni kreis multajn malsimilajn akustikajn kaj elektrajn kantelojn en sama muzikilo-familio.

Nuntempe la kantela muziko vivas kaj iomete plimultiĝas la kvanto de ludantoj. La evoluo komenciĝis pro la laboro de Kannelliitto de la 1970-aj jaroj kaj ĝi daŭras nun pro la kunlaboro de muzikistoj, muziklernejoj, firmajoj kaj asocioj.

La plej malnovaj pruvoj pri tiaj instrumentoj (i.a. finna kantele, estona kannel, latva kokle [oni prononcas kuokle], litova kanklės kaj rusa gusli) eble estas arkeologiaj trovoj el la jaroj 900-1400 en Velikij Novgorod kaj en regionoj Opole kaj Gdańsk en Pollando.

La kantelo estas muzikinstrumento de Väinämöinen en la Kalevala, kiu estas finna popola poezio.

Finna kantela muzeo (finne Suomen kantelemuseo) situas en la urbo Jyväskylä.

Eksteraj ligiloj