Kantiko de la Kreitaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kantiko de la kreitaĵoj (ankaŭ latine : «Canticus» aŭ «Laudes Creaturarum»), nomita ankaŭ «Cantico di Frate Sole» (Kantiko de Frato Suno), estas la plej antikva versaĵo de la Itala literaturo. La aŭtoro estas Francisko el Asizo; laŭtradicie ĝia redaktado reirus al du jaroj antaŭ la forpaso de la Sanktulo, okazinta en 1226. Pli probablas tamen kio raportita de la biografioj pri Francisko, laŭ kiuj la kantiko estis kreskigita en tri diversaj momentoj.

La kantiko estas laŭdo al Dio kiu fleksiĝas kun kreskanta intenseco kaj energio tra siaj verkoj, fariĝante tiel ankaŭ himno al la vivo; estas, do preĝo en pozitiva perceptado pri la naturo ĉar en la kreita amplekso reflektiĝas la bildo de la Kreinto: el tio devenas la sento de frateco inter la homo kaj tuta kreaĵaro, kiu multe distanciĝas el contemptus mundi (malŝato por la mondo), nome de la foriĝo kaj senvalorigo por la tera mondo, signita de la peko kaj de la sufero, tipa de aliaj religiaj tendencoj mezepokaj (ekzemple Jacopone el Todi). La kreaĵaro fariĝas tiel grandioza instrumento de laŭdo al la Kreinto, kaj la malŝato fariĝas nur konscio pri la kapablo de la kreitaĵaro kontentigi la homan definitivan bezonon.

Sukceso de la Kantiko[redakti | redakti fonton]

La historio pri la sukceso de la «Kantiko» - aŭ pri ĝia estimiĝo kaj kritika taksiĝo - koincidas kun la koncepto mem de «Historio de la itala literaturo». Ĝis la 17a jarcento, fakte, Francisko ne estis konsiderita poeto kaj des malpli la Kantiko arta verko. Okazis nur kun la ekestiĝo de la historiografia scienco (ĉevale de la 18a kaj de la 19a jarcentoj) kaj kun la idealoj de romantikuloj serĉantaj la «popolajn radikojn de la poezio», kiam la verko ekeniris el la haloo de kritiko kaj filologio. La ideo, do, ke la Kantiko estas la unua verko de la itala literaturo estas fila de romantikismo kiu privilegias pli sociologian aspekton ol tiun stilan de la literatura verkaĵo.

Tiu dokumento estas ankaŭ la unua skriba konsista atestaĵo de la de la vulgara itala lingvo.

Jen la teksto esperantigita de la Kantiko de la Kreitaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plejalta, Ĉiopova, Bona Sinjoro,

Viaj estas la laŭdoj, la gloro kaj la honoro kaj ĉiuj benoj;


nur al Vi, Plejalta, ili konvenas

kaj neniu homo estas inda Vin nomi.


Laŭdata estu, mia Sinjoro, kun ĉiuj Viaj kreitaĵoj,

precipe sinjoro frato Suno,

kiu portas tagon kaj Vi lumigas per ĝi;

kaj ĝi estas bela kaj brilege elradianta

kaj de Vi, Plejalta, ĝi estas simbolo.


Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Luno kaj Steloj,

kiujn Vi formis en ĉielo helaj, multvaloraj kaj belaj.


Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Vento

kaj pro Aero nuba, serena kaj ĉia vetero,

per kiu Vi donas vivtenon al Viaj kreitaĵoj.


Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro fratino Akvo,

kiu estas tre utila, multvalora, ĉasta kaj humila.


Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Fajro,

per kiu Vi lumigas la nokton,

kaj ĝi estas bela, gaja, forta kaj fortika.


Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro nia patrino, fratino Tero,

kiu vivtenas nin kaj regas

kaj produktas diversajn fruktojn kaj kolorajn florojn kaj herbon.


Laŭdata estu, mia Sinjoro, de tiuj, kiuj pardonas pro Via amo,

kaj suferas malsanojn kaj dolorojn;


beataj tiuj, kiuj suferas ilin trankvile,

ĉar ili estos kronataj de Vi.


Laŭdata estu, mia Sinjoro pro nia fratino Morto de l’korpo,

kiun neniu vivanta homo povas eviti:

ve al tiuj, kiuj mortos en mortaj pekoj!


Beataj tiuj, kiuj troviĝas en Viaj tre sanktaj Voloj,

ĉar lamorto ne trafos ilin.


Laŭdu kaj benu mian Sinjoron, kaj danku

kaj honoru Lin kun granda humileco.


En la origina Itala[redakti | redakti fonton]

Altissimu, onnipotente bon Signore,
Tue so' le laude, la gloria e l'honore et onne benedictione.

Ad Te solo, Altissimo, se konfano,
et nullu homo ène dignu te mentovare.

Laudato sie, mi' Signore cum tucte le Tue creature,
spetialmente messer lo frate Sole,
lo qual è iorno, et allumeni noi per lui.
Et ellu è bellu e radiante cum grande splendore:
de Te, Altissimo, porta significatione.

Laudato si', mi Signore, per sora Luna e le stelle:
in celu l'ài formate clarite et pretiose et belle.

Laudato si', mi' Signore, per frate Vento
et per aere et nubilo et sereno et onne tempo,
per lo quale, a le Tue creature dài sustentamento.

Laudato si', mi' Signore, per sor Aqua,
la quale è multo utile et humile et pretiosa et casta.

Laudato si', mi Signore, per frate Focu,
per lo quale ennallumini la nocte:
ed ello è bello et iocundo et robustoso et forte.

Laudato si', mi' Signore, per sora nostra matre Terra,
la quale ne sustenta et governa,
et produce diversi fructi con coloriti flori et herba.

Laudato si', mi Signore, per quelli che perdonano per lo Tuo amore
et sostengono infirmitate et tribulatione.

Beati quelli ke 'l sosterranno in pace,
ka da Te, Altissimo, sirano incoronati.

Laudato si' mi Signore, per sora nostra Morte corporale,
da la quale nullu homo vivente po' skappare:
guai a quelli ke morrano ne le peccata mortali;
beati quelli ke trovarà ne le Tue sanctissime voluntati,
ka la morte secunda no 'l farrà male.

Laudate et benedicete mi Signore et rengratiate
e serviateli cum grande humilitate.[1]

Unuavida kritiko[redakti | redakti fonton]

Kiel oni vidas, la Kantiko havas la formon de prozo ritma kun asonancoj, dividitan laŭ nesamregulaj strofoj, je du ĝis kvin versoj. La simpleco de la esprimiĝinta sento estas respegulita de la sintakso simpla, la terminoj estas ofte koordinataj per polisindeto, nome «et per aere et sereno et nubilo et omne tempo (verso 13).

La kritiko esploranta emerĝigas en la Kantiko bibliajn referencaĵon, kiel la Psalmo 148 kaj la kantiko de la tri junuloj en la fornego (Danielo, 3,51-89), el kiuj devenas kaj la pensado kaj la poema strukturo.

Ne dubendas ke la pri mondo- kaj Dio- kaj homo konceptado estas tiu kristana, nome la mondo estas bela sed absolute nedia, la homo estas la kontemplanto kiu tamen riskas perdiĝi se li kontentiĝas je tiuj belaĵoj, Dio estas atingita pere de la kreitaro kaj plue, se enkampigi postan filozofion kiu eĉ de tiu kantiko apogiĝis, pli per la senso ol per la mensa kontemplado.

Se la italaj filologoj havas multe da materio analizenda, ankaŭ filozofoj, ne nur italaj, trovas materion kaj aludojn naskigintajn kaj sugestantajn filozofiajn kaj teologiajn vidpunktojn. Ĉu en ĝi pli elstaras inklino al teologio negativa je stampo novplatonisma kaj aŭgustena aŭ tiu pozitiva, rilate la eblon alveni kaj difini Dion? Ĉu el la Kantiko estas sugestata la vojo al Dio per la kontemplado (ekstazo, raviĝo, ekzemple) aŭ per intelekta klarigo? Nome, ĉu jam en la Kantiko aperas la distingo inter serafeco kaj kerubeco (franciskanismo kaj dominikismo)?

Iuj kritikistoj vidas en la Kantiko liturgian agon aŭ imitaĵon de la popolaj laŭdoj kiujn poetoj (kaj menetreloj) kantadis en preĝejoj aŭ en placoj.

Ĉu vera poezieco?[redakti | redakti fonton]

La famo de la Kantiko estas strikte ligita kun la debato pri ĉeesto aŭ malĉeesto de « poezieco » en la verko. Hodiaŭ oni rajtas aserti ke neniu nomo de la kritikistaro sin forigis el konfronto kun la mistero de iu preĝo kiu ne havas similaĵon - pro komplekseco kaj estetikaj valoroj - kun iu ajn en Okcidento (eĉ ne en la lutera repertuaro emerĝas io tiom klasika). Prezentiĝis kaj konsolidiĝis la ideo lokigi la Kantikon sur la limo kiu distanciĝas la poezian sperton el tiu de la percepto de la dia esenco, sen, tamen, decidi por la unua aŭ la dua.

La laŭdo estas vorta ago (nomata performativa [1], tio estas memreferenca kaj sen alia celo ol tiu sin elmontri. Sed ĝuste pro tio ĝi estas samtempe estetika sperto en ekstaza sperto.

Muzikaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

La kantiko de la kreitaro estis adaptita al diversaj muzikaj versioj, ne nur en Italio:

La komponisto, Francisko, de Dante en la Dia Komedio estas nomata "Giullare di Dio", ĉar li similas al menetrelo kiu kantas la laŭdojn de Dio ilin konigante al aliaj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La selekto de la repertuaro ĉi-tie aranĝita limiĝas al la proponoj plej ĵusaj koncernantaj la lastan tridekjaran studperiodon:

  • F. Bajetto, Un trentennio di studi (1941-73) sul Cantico di Frate Sole, in "L'Italia francescana", XLIX (1974), pp. 5-62.
  • S. Ruggieri, Materiali per uno studio sul "Cantico di Frate Sole", in "Accademie e Biblioteche d'Italia", nuova serie, XXVI (1975), pp. 60-102.
  • K. Esser (itala traduko): Gli scritti di S. Francesco d'Assisi. Nuova versione critica e traduzione italiana, Padova 1982.
  • Baldelli, Il "Cantico": problemi di lingua e di stile, in AA.VV., Francesco d'Assisi e francescanesimo dal 1216 al 1226. Atti del IV Convegno internazionale (Assisi, 15-17 ottobre 1976), Assisi 1977, pag. 75-99.
  • E. Leclerc, Le Cantique des créatures ou les symboles de l'union, Paris 1976.
  • B.M. Le Braz, Le "Cantique des créatures" de François d'Assise. De la littérature à la littéralité, in "Laurentianum", xxxxv(1984), pp. 210-32.
  • Lothar Hardick, Engelbert Grau: Die Schriften des Heiligen Franziskus von Assisi. Achte, verbesserte Auflage. Dietrich Coelde Verlag, Werl: 1984.
  • Jacques Le Goff: Franz von Assisi, Klett Cotta Verlag 2006. ISBN 3-608-94287-4
  • Cesare Catà, Con l’alloro sotto il cappuccio del saio. La figura di Frate Pacifico (Guglielmo Divini) e la problematica genealogica del Cantico di Frate Sole, in “Picenum Seraphicum. Rivista di studi storici e francescani”, n. XXV (2006-2008), pp. 355-395

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La preghiera di San Francesco d'Assisi, 30a aŭgusto 2009