Kanto (regiono)
Regiono Kanto (関東地方 [kantō-ĉihō]) estas geografia areo de Honŝuo.
Gubernioj
La regiono konsistas el sep gubernioj, kiuj kune kovras areon de 32 423,90 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de la 1-a de junio 2010 havis 42,4 milionojn da loĝantoj.
Kune kun la regiono Koŝin-ecu (gubernioj Nagano, Niigata kaj Jamanaŝi) Kanto konsistigas la regionon "Granda Kanto" (japane: 広域関東圏 [kōiki-kantō-ken]).
La regiona nomo ("oriente de limkontrolejo") estas ĝenerale konsiderata signifi la teritorion pli orienta ol la historia kontrolejo ĉe Hakone.
Situo
La regiona areo etendiĝas ĉ. de 35° ĝis 37° norde, kaj de 138°30′ ĝis 141° oriente.