A Song of Ice and Fire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanto de Glacio kaj Fajro)
A Song of Ice and Fire
A Song of Ice and Fire
romanserio
Aŭtoroj
Aŭtoro George R. R. Martin
Lingvoj
Origina lingvo Angla
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1996
Eldonejo Bantam Books
Ĝenro fantasto • alta fantasta fikcio
Loko de rakonto Reĝa Surteriĝejo • Uestio • Essos • Sothoryos • Ultos
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books
vdr

A Song of Ice and Fire (Esperante: Kanto de glacio kaj fajro) estas serio de fantastaj romanoj verkita de George R. R. Martin. Li komencis skribi ĝin en 1991 kaj la unua libro estis publikigita en 1996. Ĝi origine devis esti triopo, sed nun ekzistas kvin volumenoj kaj du pliaj libroj estas planitaj.

La rakonto okazas en fikcia mondo, en la mezepokeca civilizo de la kontinentoj Westeros kaj Essos. Ĉiu ĉapitro estas rakontata laŭ la vidpunkto de unu rolulo. Tri ĉefaj intrigoj intermiksiĝas: nobelaj familioj militas por regi Westeros; iom post iom aperas minaco de supernaturaj estaĵoj vivantaj trans glacia murego norde de Westeros; Daenerys Targaryen, ekzilita filino de murdita reĝo, strebas reveni al Westeros kun drakoj por repreni la feran tronon. La serio spertis grandan sukceson en la tuta mondo, kaj la libroj estis tradukitaj al pli ol 20 lingvoj. Ĝi estis adaptita al pluraj medioj, inter kiuj la plej fama estas la televidserio Game of Thrones.

Listo de libroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]