Kantodiveso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kantodiveso
Kantodiveso
Kantodiveso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Dives
Specio: 'D. dives'
Dives dives
(Deppe, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Diveso, Kantodiveso, Melodia divesoCentramerika diveso, Dives dives, estas centramerika tropika birdo de la familio de Ikteredoj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj el marbordaj orienta kaj sudorienta Meksiko al Kostariko. Ties teritorio estas etendiĝanta. Salvadoro estis koloniigita en la 1950-aj jaroj, kaj orienta Gvatemalo en la 1960-aj jaroj. Antaŭ 1989 estis nur unu vidaĵo de Kostariko, sed ĝi estas nuntempe facile vidata almenaŭ tiom sude kiom ĝis San-Joseo, kaj oni esperas ke ĝi koloniigos Panamon.

Plenkreskulo de Kantodiveso estas mezgranda ikteredo kun rondoforma vosto. La masklo estas 25.5 cm longa kaj pezas 108 g. La iom pli malgranda ino estas 23 cm longa kaj pezas 95 g. La plumaro de plenkreskulo estas tute nigra kun blueca brilo, kaj ankaŭ beko, kruroj kaj piedoj estas nigraj. La irisoj estas brunaj. Inoj havas identajn plumarojn al la maskloj, sed junuloj estas brunecnigraj kaj ne havas irizecon. Ne estas subspecioj.

La kanto estas dueto inter paroj, kun noto sii, sekvata de ŭit kaj fajfo simila al tiu de la Norda kardinalo. La alvoko estas metaleca puitt.

La Kantodiveso loĝas en ampleksa gamo de habitatoj, sed evitas densajn arbarojn kaj densan subkreskaĵaron. Ĝi adaptiĝis al homa setlejo kaj povas esti vidata en ĝardenoj kaj sur ĝardenherbejoj. La Kantodivesoj manĝas ĉefe surgrunde insektojn, sed ili manĝas ankaŭ nektaron kaj maturajn burĝonojn de maizo, samkiel aliaj burĝonojn kiaj la fruktoj de simarubo (Bursera simaruba) kaj Trophis racemosa (Moraceae)[1].

Reproduktaj birdoj estas tre teritoriemaj, kaj plenkreskuloj atakas predantojn kiaj la Bruna garolo, sed ili formas malgrandajn arojn for de la nestosezono. La reprodukta paro memmontradas per ceremonio kie ĉiu birdo malfermas sian voston, etendas siajn flugilojn kaj ŝveligas sian plumaron.

Ambaŭ seksoj konstruas tasforman neston el planta materialo 3–7 m alte en arbusto aŭ arbo kaj kovras ĝin el koto kaj sterko. La ino demetas 3-4 brunmakulitajn bluecajn ovojn, kiujn nur ŝi kovas, kvankam la masklo helpas je manĝigado de idoj. Oni ne scias ĉu tiu specio estis parazitata de molotroj, kio supozeble kontribuis al ties sukceso.

Tiu specio ricevis profiton el senarbarigo, kiu permesis ties rapidan etendon danke al kreado de taŭga habitato.

Indiĝenoj de Gvatemalo havis riton per kiu oni kaptis Kantodiveson, muson kaj akridon, kaj oni avertis ilin pri drastaj sekvoj se ili plue damaĝos rikoltojn. La tri animaloj estis poste liberigitaj por ke ili disvastigu tiujn novaĵojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foster (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]