Kantoformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantoformo estas la plej simpla formo de muzikaĵo. La nocio deduktiĝas de la popolkanto kaj estis enkondukita de Adolf Bernhard Marx en 1839.

Oni ne intermiksu la kantoformo kun la kanto, kiu povas esti struktrita el pluraj strofoj kaj refreno. Male temas pri nocio el la muzika morfologio. Tial la uzado de la nocio ne nur limiĝas sur la kanton, sed povas ankaŭ koncerni instrumentan muzikon samkiel strofajn poemojn. En multaj sonatoj kaj simfonioj ekz. la malrapidaj movimentoj estas komponitaj en kantoformo, kaj multaj poeziaj tekstoj nomiĝas kantoj, kvankam ne ekzistas kantaĵo pri tio.

Oni distingas inter unu-, du-, kaj tripartaj kantoformoj.

Unuparta (simpla) kantoformo[redakti | redakti fonton]

Ununura muzika motivo estas realigata, antaŭ ol la melodio revenas al toniko; la formo je tio povas konsisti el du aŭ tri frazeroj, kiu konsistigas ripetaĵojn (eventuale kun variigita finaĵo), aŭ esti alispeca (eblecoj: a – a, a – a', a – b; a – a – a, a – a – b, a – b – c, ktp.).

Duparta aŭ dufrazara kantoformo[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el du klare kontrastaj partoj, kies unua ofte finiĝas sur la dominanto, kies dua tamen rekondukas al toniko (eblecoj: A – A, A – A', A – B). Ĉi tiu formo estas la bazo de la plej multaj dancoj kaj marŝoj.

Triparta aŭ trifrazara kantoformo[redakti | redakti fonton]

La triparta kantoformo sinsekvas A – B – A, tio signifas: komenca parto – tragvida, kontrasta mezparto – ripetado de la komenca parto. La triparta kantoformo troviĝas i.a. en la dua movimento de pianosonato samkiel en simfonioj kaj sonatoj en la skerco kaj menueto, ofte ankaŭ en la malrapidaj movimentoj. Krome ĝi estas tipa por multaj popolaj kaj infankantoj.

Subformoj:

  • Arko-pontoformo (A – B – A aŭ A – B – A'; eventuale ankaŭ kun ripetado: |: A :||: B – A :|). En la instrumenta muziko ekz. la bazo por menueto kun trio kiel mezparto
  • Barformo aŭ ankaŭ kanzonformo: precipe en la trobadora kanto kaj majstrokanto ofta formo kun la partoj A – A – B
  • malbarformo: A – B – B
  • Repriza barformo aŭ ankaŭ rondokanzono: la A-parto ripetiĝas idente aŭ variite post la B-parto (A – A – B – A; A – A' – B – A; A – A' – B – A"). Ĉi tiu formo oftas en la popmuziko kaj en la ĵazo