Kantoj de Amo kaj Sopiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kantoj de l' Amo kaj Sopiro
Kantoj de l' Amo kaj Sopiro
Kantoj de l' Amo kaj Sopiro
Aŭtoro Eŭgeno Miĥalski
Eldonjaro 1934
Urbo Varsovio
Eldoninto Eldonejo N. Ŝapiro
Paĝoj 48
vdr

Kantoj de l' Amo kaj Sopiro [1] estas esperantlingva poemaro de Eŭgeno Miĥalski, en formo de 48-paĝa libreto publikigita en la jaro 1934 ĉe Ŝapiro en Varsovio.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La kajero entenas poemojn el la jaroj 1917 kaj 1918... La poemoj estas ne seninteresaj provoj de poeta studtempo. 
— 1934 György Karczag en Lingvo Libro
Citaĵo
 La poemoj de de tiu ĉi libreto demontras ke Mikailski estas vera poeto kiu majstras la versojn sed ne kapablas majstri la vivon.
Post legado oni sentas kompaton por la seniluzia serĉado de la poeto kaj eĉ indignon pro lia senkuraĝeco; rezigneco kaj nedecideco de naiva junulo. 
— 1934, Historio de Esperanto III, paĝo 846

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. literumita Kantoj de l' Amo kaj Sopiro ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 71, ISBN 978 1 59569 090 6 ; kaj ankaŭ en Historio de Esperanto, paĝo 846

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]