Arlington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kantono Arlington)

Arlington estas dense loĝata kantono en norda parto de Virginio (185.000 loĝantoj en 2004) en Usono. Ĝi situas sudokcidente de la federacia ĉefurbo Washington, trans la rivero Potomako, norde de Alexandria. Ĝin interligas al la ĉefurbo kvin pontoj de Potomac (Francis-Scott-Key-, Arlington-Memorial-, George-Mason-, Theodore-Roosevelt- kaj Rochambeau-Memorial-pontoj).

Ĝi estis fondata kiel departemento Bellehaven (pli poste ricevis la nomon Alexandria), ĝin ricevis en 1789 la federacia registaro kiel parton de la federacia ĉefurba distrikto ’’Distrikto Kolumbio’’. La areo revenis al ŝtato Virginia en 1846 kaj oni alinomis ĝin en 1920 laŭ familia bieno de Custis-Lee al Arlington.

Arlington evoluis el kelkaj vilaĝoj (inter aliaj el la kantona centro Arlington) al parto de la federacia ĉefurbo Washington. Oni administras la regionon unuece, ne ekzistas aparte registritaj urboj. Tiu ĉi kantono estas la plej malgranda de Usono, kun areo de 62 km², el kiu okupas 20 % la federacio-posedata Arlingtona nacia tombejo, la Nacia Flughaveno de Vaŝingtono, la Fortreso Myer, la Pentagono (Defenda Ministrejo) kaj kelkaj aliaj registaraj konstruaĵoj. La kantono estas ĉefe loĝareo kun vigla komerca vivo, kelkaj nubskrapuloj kaj malpeza industrio (produktado de elektronikaĵoj, sciencaj laboriloj kaj maŝinoj).

Ĝi apartenas al la Vaŝingtona metropola areo.