Kantono Clallam (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kantono Clallam [klElam] (angle: Clallam County) estas administra unuo en okcidenta parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio, ampleksanta la pliparton de la norda triono de la Olimpia Duoninsulo. Ĝia administra sidejo estas lokita en la plej granda urbo de la kantono, Portanĝeleso. La surfaca areo de la kantono estas 6 916 km², el kio pli ol triono (2 411 km²) estas akvo, ĉefe la usona parto de la Markolo Juandefuka, kiu formas la nordan bordon de la kantona tero. En 2000 la usona censo trovis 64 525 loĝantojn en la kantono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni jure kreis la kantonon la 26-an de aprilo 1854.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kantonoj de Vaŝingtonio