Kantono Contra Costa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Contra Costa (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun Contra Costa emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono
Statistikaĵoj
Fondita 1850
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo Martinez
Plej granda urbo Concord
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2.077 km²
1.865 km²
189 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2000:
 - Loĝdenso:

948.816
474 / km²
Horzono: Pacifika
Retejo: www.co.contra-costa.ca.us
Nomita laŭ: situo oriente de la golfo
vdr

Kantono Contra Costa [kontra kosta] situas en la subŝtato Kalifornio de Usono. Ĝia administra centro estas la urbo Martinez. La kantono estis fondita la 30-an de novembro 1849.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 1 165 927 personoj sur areo de 2 078 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 561 loĝantoj/km². Ĝia tereno estas antaŭurba al San-Francisko; ĝi troveblas ĉe la orienta flanko de la Golfo de San-Francisko. De tiu ĉi fakto devenas ĝia hispana nomo, kiu signifas "kontraŭa bordo".

Antaŭ la anekso de Usono la regiono havis en Meksiko la nomon Diabla Monto, pro samnona monto (1.173 m). Post la anekso ĝi estis inter la originaj kantonoj de usona Kalifornio, sed en 1853 ĝi devis cedi parton de sia teritorio al kantono Alameda.

Limoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La kantono estas ligita al San-Francisko per la trajnoj de BART, kiuj servas la staciojn de Orinda, Lafayette, Walnut Creek, Pleasant Hill, Concord, North Concord/Martinez kaj Pittsburgh/Bay Point.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la kantona juĝejo
la antaŭa juĝejo, nun financa oficejo