Kantono Echternach
El Vikipedio
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
|
● Luksemburgio |
|
| LAU1-kodo[1]: | 00006 |
| Ĉefurbo: | Echternach |
| Areo: | 186 km² rango 10 el 12 |
| Loĝantaro: | 16041 (stato de januaro 2010)[2] rango 8 el 12 |
| Loĝdenso: | 86,5 loĝantoj po km² (en 2010) |
La kantono Echternach situas en la oriento de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi limas norde kaj oriente je la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio, sude je la kantono Grevenmacher kaj okcidente je la kantonoj Mersch kaj Diekirch.
Administra divido [redakti]
La kantono Echternach ampleksas ok komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato 1. januaro 2010).
- Beaufort / Befort / Beefort (2126)
- Bech (Luksemburgio)|-->Bech (1034)
- Berdorf (1600)
- Consdorf (1803)
- Echternach (4902)
- Mompach (1047)
- Rosport (2051)
- Waldbillig (1478)
Notoj [redakti]
- ↑ Loka Administra Unuo
- ↑ ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2010" (france)
Kantonoj de Luksemburgio
Capellen | Clervaux / Clerf | Diekirch | Echternach | Esch | Grevenmacher | Luksemburgo | Mersch | Redange / Redingen | Remich | Vianden | Wiltz