Kantono Esch-sur-Alzette
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
|
● Luksemburgio |
|
| LAU1-kodo[1]: | 00010 |
| Ĉefurbo: | Esch-sur-Alzette |
| Areo: | 243 km² rango 4 el 12 |
| Loĝantaro: | 150647 (stato de januaro 2010)[2] rango 1 el 12 |
| Loĝdenso: | 621 loĝantoj po km² (en 2010) |
La Kantono Esch-sur-Alzette estas la plej suda kaj plej dense loĝata kantono de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi norde limas je la kantonoj Capellen kaj Luksemburgo, oriente je la kantono Remich, sude je la francia regiono Loreno kaj okcidente je la belgia provinco Luksemburgo.
Administra divido [redakti]
La Kanton Esch-sur-Alzette ampleksas 14 komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato 1. januaro 2010). Se en la sekva listo indikiĝas tri loĝlokaj nomoj, temas pri la franca, germana kaj luksemburga lingvoj, se indikiĝas nur du, la franca kaj germana formoj identas kaj la dua indikita nomformo do estas la luksemburga.
- Bettembourg / Bettemburg / Beetebuerg (9818)
- Differdange / Differdingen / Déifferdeng (21530)
- Dudelange / Düdelingen / Diddeleng (18507)
- Esch-sur-Alzette / Esch an der Alzette / Esch-Uelzecht (30147)
- Frisange / Frisingen / Fréiséng (3722)
- Kayl / Keel (7821)
- Leudelange / Leudelingen / Leideleng (2108)
- Mondercange / Monnerich / Monnerëch (6209)
- Pétange / Petingen / Péiteng (15582)
- Reckange-sur-Mess / Reckingen an der Mess / Reckéng op der Mess (2054)
- Roeser / Réiser (5159)
- Rumelange / Rümelingen / Rëmeleng (5029)
- Sanem / Sassenheim / Suessem (14421)
- Schifflange / Schifflingen / Schëffleng (8540)
Notoj [redakti]
- ↑ Loka Administra Unuo
- ↑ ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2010" (france)
Capellen | Clervaux / Clerf | Diekirch | Echternach | Esch | Grevenmacher | Luksemburgo | Mersch | Redange / Redingen | Remich | Vianden | Wiltz