Kantono Essex (Nov-Ĵerzejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la Kantono Essex en Nov-Ĵerzejo. Ekzistas pluraj pliaj kantonoj de tiu nomo. Por apartigo vidu la paĝon kantono Essex.
Essex (Nov-Ĵerzejo)
Mapo
Mapo de Nov-Ĵerzejo kun Essex emfazita
Situo en Nov-Ĵerzejo
Situo de Nov-Ĵerzejo en Usono
Statistikaĵoj
Fondita 7-a de marto 1683
Ŝtato Usono
Subŝtato  Nov-Ĵerzejo
Ĉefurbo Newark
Plej granda urbo Newark
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
337 km²
326 km²
10 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2000:
 - Loĝdenso:

793.633
2427 / km²
Horzono: Orienta tempo
Retejo: www.essex-countynj.org
vdr

Kantono Essex estas parto de la usona subŝtato Nov-Ĵerzejo kaj situas en ties nord-okcidento.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 863 728 personoj sur areo de 336 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 571 loĝantoj/km². La kantono estas la trie plej loĝata kantono en la subŝtato kaj havas la due plej altan loĝdenson. Pli ol triono de la loĝantoj vivas en la ĉefurbo Newark, kiu havas ĉ. 280.000 loĝantojn kaj loĝdenson de 4.400/km².

Kantono Essex estis fondita la 7-an de marto 1683, do konsiderinde pli frue ol Usono. Ĝi tiutempe apartenis al la provinco Nov-Ĵerzejo, angla kolonio.

Konsiderinda parto (2005: 46,2 %) de la loĝantaro estas afrik-devenaj; en la norda parto estas multe da ital-devenuloj. Preskaŭ 10 % (2002: 76.200) estas judoj[1].

Urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jewish Population in the United States, 2002, National Jewish Population Survey, legita je 2009-07-24

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la stacidomo de Newark
la kantona juĝejo