Kantono Grevenmacher
El Vikipedio
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
|
● Luksemburgio |
|
| LAU1-kodo[1]: | 00007 |
| Ĉefurbo: | Grevenmacher |
| Areo: | 211 km² rango 8 el 12 |
| Loĝantaro: | 24969 (stato de januaro 2010)[2] rango 6 el 12 |
| Loĝdenso: | 118 loĝantoj po km² (en 2010) |
La kantono Grevenmacher situas en la oriento de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi norde limas je la kantono Echternach, oriente je la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio, sude je la kantonoj Remich kaj Luksemburgo kaj okcidente je la kantono Mersch.
Administra divido [redakti]
La kantono Grevenmacher ampleksas ok komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato 1. januaro 2010).
- Betzdorf (3196)
- Biwer (1647)
- Flaxweiler (1725)
- Grevenmacher (4260)
- Junglinster / Jonglënster (6341)
- Manternach (1718)
- Mertert (3631)
- Wormeldange / Wormeldingen / Wormer, Wuermeldeng (2451)
Notoj [redakti]
- ↑ Loka Administra Unuo
- ↑ ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2010" (france)
Kantonoj de Luksemburgio
Capellen | Clervaux / Clerf | Diekirch | Echternach | Esch | Grevenmacher | Luksemburgo | Mersch | Redange / Redingen | Remich | Vianden | Wiltz