Kantono Island (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono Island
kantono
kantono de Vaŝingtonio [+]

LandoUsono
SubŝtatoVaŝingtonio

ĈefurboCoupeville
- koordinatoj48° N, 123° U (mapo)48.15-122.58Koordinatoj: 48° N, 123° U (mapo)
Areo1 340 km² (134 000 ha) [+]

Loĝantaro86 857 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco64,82 loĝ./km² [+] [+]
Horzonopacifika horzono de Nordameriko (UTC-8), UTC-08:00 [+]

Kantono Island (Vaŝingtonio) (Tero)
Kantono Island (Vaŝingtonio) (Tero)

Map
Kantono Island

Vikimedia Komunejo:  Island County, Washington [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kantono Island [Ajlend] (angle: Island County; esperantigite: Insula Kantono) estas administra unuo en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo situas en la urbeto Coupeville, kaj ĝia plej granda urbo estas Oak Harbor. La kantono konsistas el du insuloj, la pli granda Whidbey kaj la malpli granda Camano (plus sep insuletoj: Baby, Ben Ure, Deception, Kalamut, Minor, Smith, kaj Strawberry). La surfaca areo de la kantono estas 1 340 km², el kio 800 km² estas akvo kaj nur 540 km² estas seka tero. La usona Buroo Censa raportis, ke la loĝantaro de la kantono estis 71 558 homoj en la jaro 2000.

Whidbey Island (kutime Vidbejo en Esperanto) estas insulo en Vaŝingtonio, ĉe la norda ekstremaĵo de Puĝeta Fjordo. Ĝi estas la plej granda insulo en Vaŝingtonio, kaj formas la plej grandan parton de sia kantono, Island County.

Historio[redakti | redakti fonton]

La parlamento de Oregona teritorio kreis Insulan Kantonon la 6-an de januaro 1853 el parto de Kantono Thurston. Komence ĝi ampleksis la tutan areon de la nuna kantonoj Snohomish, Skagit, Whatcom, kaj San Juan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kantonoj de Vaŝingtonio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(anglalingvaj)