Kantono Kittitas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kantono Kittitas (angle: Kittitas County) estas administra unuo en la centra parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo estas en la plej granda urbo, Ellensburg. La kantono havis 33 362 loĝantojn laŭ la usona censo en 2000. La surfaca areo de la kantono estas 6 043 km², el kio 93 km² estas akvo.

La kantono formiĝis la 24-an de novembro 1883 el parto de Kantono Klickitat. (Laŭ la angla vikipedio[1] ĝi kreiĝis el parto de Kantono Yakima, kiu fakte nun estas najbara.) Ĝia nomo deriviĝas el la nomo de samnoma indiana tribo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. en:Kittitas County, Washington

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kantonoj de Vaŝingtonio