Kantono Lewis (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kantono Lewis [lUis] (angle: Lewis County) estas administra unuo en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo situas en la urbo Chehalis, kaj ĝia plej granda urbo estas Centralia.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kantono Lewis enhavas surfacan areon de 6 310 km², el kio nur 74 km² estas akvo. Entute 68 600 homoj enloĝis la kantonon en 2000, laŭ la usona censo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La provizora registaro de Oregona teritorio kreis la kantonon la 19-an de decembro 1845. Ĝi ricevis la nomon Lewis honore al la usona esploristo Meriwether Lewis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kantonoj de Vaŝingtonio