Kantono Mersch
El Vikipedio
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
|
● Luksemburgio |
|
| LAU1-kodo[1]: | 00012 |
| Ĉefurbo: | Mersch |
| Areo: | 224 km² rango 7 el 12 |
| Loĝantaro: | 26213 (stato de januaro 2010)[2] rango 5 el 12 |
| Loĝdenso: | 117 loĝantoj po km² (en 2010) |
La kantono Mersch situas en la centro de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi kaj la kantono Luksemburgo estas la solaj luksemburgiaj kantonoj sen limoj je aliaj ŝtatoj.
Ĝi norde limas je la kantono Diekirch, oriente je la kantonoj Echternach kaj Grevenmacher, sude je la kantonoj Luksemburgo kaj Capellen kaj okcidente je la kantono Redingen.
Administra divido [redakti]
La kantono Mersch ampleksas dek unu komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato 1. januaro 2010).
- Bissen (2750)
- Boevange-sur-Attert (1945)
- Colmar-Berg (1948)
- Fischbach (820)
- Heffingen (1045)
- Larochette (1969)
- Lintgen (2483)
- Lorentzweiler (3261)
- Mersch (7655)
- Nommern (1142)
- Tuntange (1195)
Notoj [redakti]
- ↑ Loka Administra Unuo
- ↑ ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2010" (france)
Kantonoj de Luksemburgio
Capellen | Clervaux / Clerf | Diekirch | Echternach | Esch | Grevenmacher | Luksemburgo | Mersch | Redange / Redingen | Remich | Vianden | Wiltz