Kantono Napa
Napa (Kalifornio) | |
Mapo | |
Situo en Kalifornio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1850 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Kalifornio |
Ĉefurbo | Napa |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
2 042 km² 89 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
125 000 64 / km² |
Horzono: | Pacifika tempo |
Retejo: www.co.napa.ca.org | |
La Kantono Napa - angle Napa County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko. Laŭ la censo de 2000 la kantono havis 125 000 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Napa. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko". La vorto "Napa" venas el loka indiana lingvo kaj probable tradukatas "domo".
Pro la mediteranea klimato en la Napa-valo bone kultiveblas vitejoj. La kantono sekve konatas pro elstare kvalita vinproduktado. Aparte produktiĝas la vinspecoj Chardonnay, Cabernet Sauvignon kaj Zinfandel.
Pro la pitoreska pejzaĝo, la agrabla klimato kaj la proksimeco al la urbo San-Francisko, la Napa-valo estas preferata loĝregiono. La loĝdenso tamen restas relative malalta, ĉar multaj familioj kiuj jam dum pluraj generacioj loĝas en la kantono skeptike juĝas la ekloĝon de urbanoj, kaj ĉar senteblas sociaj tensioj inter la loĝantoj de luksaj vilaoj borde de la Golfo de San-Francisko en la sudo de la kantono, kaj la malpliriĉaj laboristoj, je granda parto hispanlingvaj, en kaj ĉirkaŭ la kantona ĉefurbo Napa.
En la Napa-valo inter alie situas la urboj Americal Canyon, Angwin, Calistoga, Deer Park, St. Helena kaj Yountville.