Kantono Remich
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
|
● Luksemburgio |
|
| LAU1-kodo[1]: | 00008 |
| Ĉefurbo: | Remich |
| Areo: | 128 km² rango 11 el 12 |
| Loĝantaro: | 19232 (stato de januaro 2010)[2] rango 7 el 12 |
| Loĝdenso: | 150 loĝantoj po km² (en 2010) |
La kantono Remich laŭ areo estas la dua plej malgranda el la dek du kantonoj de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi situas en la pleja sudoriento de la lando kaj limas norde je la kantono Grevenmacher, oriente je la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando de Germanio, sude je la francia regiono Loreno kaj okcidente je la kantonoj Esch-sur-Alzette kaj Luksemburgo.
Administra divido [redakti]
La kantono Remich ampleksas dek komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato 1. januaro 2010).
- Bous (1319)
- Burmerange (1042)
- Dalheim (1980)
- Lenningen (1654)
- Mondorf-les-Bains (4530)
- Schengen (1526)
- Remich (3217)
- Stadtbredimus (1466)
- Waldbredimus (966)
- Wellenstein (1532)
Diversaĵoj [redakti]
La loĝloko Schengen internacie konatiĝis pro la eŭropa interŝtata traktato de Schengen, kiu forigis ŝtatliman kontrolon de personoj veturantaj trans ŝtatlimoj inter la traktataj ŝtatoj. En la loĝloko Dalheim loĝas la esperantistoj Brian Moon kaj Claude Nourmont, ekde sia juneco aktivaj en la gvidaj organoj de unue TEJO kaj poste UEA, kaj kompreneble ankaŭ en la nacia Esperanto-movado.
Notoj [redakti]
- ↑ Loka Administra Unuo
- ↑ ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2010" (france)
Capellen | Clervaux / Clerf | Diekirch | Echternach | Esch | Grevenmacher | Luksemburgo | Mersch | Redange / Redingen | Remich | Vianden | Wiltz