Kantono Sonoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonoma (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun Sonoma emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1850
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo Santa Rosa
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
4 580 km²

498 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2000:
 - Loĝdenso:

458 600
Horzono: Pacifika tempo
Retejo: www.sonoma-county.org
vdr

La Kantono Sonoma - angle Sonoma County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko. Laŭ la censo de 2000 la kantono havis 458 600 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Santa Rosa, plia granda urbo estas Petaluma. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko". La vorto "Sonoma" venas el la lingvo de la Mivok-indianoj kaj tradukatas aŭ "valo de la luno" aŭ "lando de ĉefulo nazo".

monto Hood kun vitejoj malfone


Ekonomio

La kantono konatas pro sia vinproduktado kaj grandaj vitejoj. Aparte produktiĝas la vinspecoj Chardonnay, Cabernet Sauvignon kaj Pinot Noir, sed iom malplikvante ankaŭ Merlot kaj Zinfandel.

Turismo

Unu el la plej pitoreskaj plaĝoj de Kalifornio estas la 17 mejlojn longa Sonoma Coast State Beach laŭlonge de la ŝtata ŝoseo 1 inter la loĝlokoj Kenner kaj Bodega Bay.

Vidu ankaŭ