Kantono Sankt-Galo

El Vikipedio

(Alidirektita el Kantono St. Gallen)
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la kantono en Svislando
situo de la kantono en Svislando

Enhavo

[redakti] Enkonduko

La Kantono Sankt-Galo estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la nordoriento de la lando. Ĝia sidejo estas la samnoma urbo Sankt-Galo (germane St. Gallen). Dum 2004, en la kantono vivis 457.289 enloĝantoj.

[redakti] Nomo

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane St. Gallen, france St-Gall, itale San Gallo kaj romanĉe Son Gagl [son galj]. La nomo de la kantono kaj ĝia ĉefurbo, St. Gallen, deriviĝas de la irlanda sanktulo Galo (latine Gallus), kiu fondis tie benediktanan monaĥejon, ĉirkaŭ kiu kreskis urbo. La urbanoj ekribelis kontraŭ la abatoj, kiuj estis ankaŭ imperiaj princoj, kaj fariĝis aliancanoj de la svisoj en 1454. Dum 1803 Sankt-Galo iĝis svisa kantono.

[redakti] Lingvoj

Oficiala kantona lingvo estas la germana. Parolata estas la Sankt-Gala, tio estas orientsvisa dialekto de la alemana. Kiel ĉie en Svislando ankaŭ en Sankt-Galo vivas multaj alilandandoj kaj tial proksimume 15% de la loĝantaro parolas aliajn lingvojn.

[redakti] Geografio

La regiono troviĝas apud la Bodenlago (ankaŭ konata kiel Konstanca Lago) en la nordo kaj la rivero Rejno en la oriento. Ĝi ĉirkaŭas la du kantonojn de la regiono Apencelo, en Okcidento limas al la Lago de Zuriko kaj en Sudo al la Alpoj. La plej alta monto de la kantono estas la Ringelspitz kun alteco de 3247 m super la marnivelo, multe pli konata certe estas tamen Säntis je la trikantona limpunkto kun la kantonoj Apencelo Interna kaj [[Kantono Apencelo Ekstera|Ekstera]

[redakti] Elektodistrikoj

Antaŭe la Kantono Sankt-Galo estis subdividita en 14 distriktojn. Ek de la 1-a de januaro 2003 la kantono anstaŭis la malnovajn distriktojn per 8 elektodistriktoj. Vidu sub: Elektodistriktoj de Kantono Sankt-Galo

[redakti] Esperanto movado

[redakti] Eksteraj ligiloj



mapo de la kantono
mapo de la kantono


Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Kantono Sankt-Galo" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Flago de Svislando
Kantonoj en Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Ĝenevo (Genève) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)