Kapadokaj Patroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gregorio de Nazianco
Gregorio de Nyssa
Ikono de tri plej famaj ekleziaj patroj: Bazilio la Granda estas maldekstre, en muzeo de Sanok, Pollando. La aliaj du estas Johano Krizostomo (centre) kaj (dekstre) Gregorio la Teologo.

Kapadokaj Patroj estas ero de kristanaj helenaj filozofoj/teologoj de la 4-a jarcento, ĉiuj devenantaj el Kapadokio kaj formantaj kvazaŭ monaĥan familion: ili nomiĝas Bazilio la Granda (330-379), Gregorio de Nyssa (ĉ .330-395), kaj Gregorio de Nazianco (329-389).

Tiuj tri kristanaj intelektulaj epigonoj sukcesis pruvi ke kristanoj estas intelektule kaj koncepte ekipitaj por submetiĝi al kaj konversacioj kun greklingvaj helemismaj intelektuloj kaj ke Kristanismo ne estis doktrino kontraŭa al la filozofio [1]sed doktrino kondukanta al la scio, al la racirespekta kredo kaj al nova stilvivo reprezentata ankaŭ de monaĥismo.

Ilia doktrino[redakti | redakti fonton]

Ilia plej elstaraj kontribuoj estis dediĉitaj al la difino de la Sankta Triunuo diskutita kaj finfine difinita en la Nicea Kredo kiu post la unua koncilio de Konstantinopolo estis indikita kiel simbolo nicea-konstantinopola. [2]

Post la Unua Koncilio de Niceo, la arianismo (reduktanta Jesuon al nura alta profeta figuro, ne do Difilo) ne malaperis. Ekprosperis, fakte, nova arianismo nomata duonariarismo, kiu konfesis ke la Filo (Jesuo) estus, ja jes, samsubstanca kun la Patro (homoousios, greke: ὁμοούσιος, el ὁμός, homós = "same" kaj οὐσία, ousía = "substanco") kiel laŭvorte diris la Nicea Koncilio, sed nur simila sed ne identa.

La Kapadokuloj provis alproksimigi la duonarianojn al ortodoksa kredo. En iliaj verkoj ili faris intensan uzon de la formulo "tri personoj (hipostazoj en unusola substanco (ousia, greke: οὐσία,)" kaj do, implicite allasante distingon inter la Patro kaj la Filo, sed samtempe insistante pri ilia esenca unueco. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni aludas ĉi tie precipe al platonismo kaj novplatonismo
  2. McGrath, Alistair. 1998 Teologia storica, Un'introduzione alla storia del pensiero cristianoOxford:. Editori Blackwell. p. 22
  3. Kurtavorte oni diru, ke la esenco (ousia) estas ligita al la substanco (hipostazo) kiel la ĝeneralo al la aparto. Ĉiu el ni partoprenas ekziston ĉar mem kunpartigas en ousia, dum pro sia individua propraĵo estas A aŭ B. Do, rilate tiun kazon, ousia rilatas al la ĝenerala koncepto, same kiel la boneco, la dieco [...]. Se krome oni hipotezas pri personoj senaj je hipostazo, oni parolas pri sensencaĵoj. Epistolo 214,4.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Johannes Quasten (1960): Patrology, Vol. III, pp. 204, 236, 254, citita ĉe Børtnes (2006), p. 10