Kirketo Virgulino de la Doloroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirketo Virgulino de la Doloroj

La Kirketo Virgulino de la DolorojKapelo Virgulino de la Doloroj aŭ en hispana Templete de la Virgen de los Dolores de Arundo (provinco Malago, Hispanio), estas konstruaĵo fakte nek kirko nek preĝejo sed surstrata kapeleto, el la periodo de Fernando la 6-a, el 1734. Ĝi troviĝas en la kvartalo MercadilloBazareto, aligita al la domoj de la samnoma strato. La kapelo posedas rektangulan formon, kun vegetala ornamaĵo, kiu volvas pentraĵojn de la evangeliistoj.

Ĉe balkoneto estas altaro el ligno kun la figuro de la Virgulino de la Doloroj. Ĉe la flankoj estas la blazonoj de la Katolikaj Gereĝoj kaj de la reĝo Filipo la 5-a. Rimarkindas du pilierojn el jonika stilo kun kvar strangaj homformaj figuroj kiuj ŝajnas eliri el semujoj kaj estas ligitaj ĉe la koloj per ŝnuregoj. Du el ili estas kvazaŭ simboloj de falintaj anĝeloj, dum la aliaj du estas klare personaj figuroj. Tiuj figuroj apartenas klare al spirito manierisma de la 18a jarcento.

Laŭ legendo la Templete stariĝis ĉe la loko kie la mortokondamnitoj laste preĝis antaŭ esti ekzekutitaj ĉe proksima placo en la 17a al 18a jarcentoj. Tiu fakto kaj tiu ke la figuroj estas ligitaj ĉe la kolo per ŝnuroj, atribuas al tiu konstruo la nomon de El Templete de los Ahorcados (la kapeleto de la pendigitoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]