Kapelo Bardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KATOLIKAJ PENTRAĴAJ ĈEFVERKOJ
“Ciklo pri Sankta Francisko de la Kapelo Bardi”
Pentraĵoj de la Kapelo Bardi.
artisto = Giotto
dato = 1325 ĉirkaŭ
tekniko = fresko kaj surseka muro
urbo = Florenco
loko = Baziliko Santa Croce

La Kapelo Bardi estas la unua dekstre de la Majora Kapelo de la Baziliko Santa Croce en Florenco. Ĝi entenas ciklon de sekaj pentraĵoj sur la mura flanko, de Giotto, datebla 1325 ĉirkaŭ kaj dediĉitan al Sankta Francisko el Asizo.

Historia skizo[redakti | redakti fonton]

Establita jardekon post la apuda Kapelo Peruzzi, ĝi estis komisiita de florencaj riĉaj komercistoj kaj bankistoj de familio Bardi kaj estas konsiderata la arta testamento de la granda pentristo, en kiu, laŭ esploristoj, elstariĝas sumo de lia pentraĵa verkaro, kvankam nun la pentraĵoj estas tie kaj tie ruiniĝintaj pro diversaj kaŭzoj inter kiuj ĝuste la tekniko, grandparte pentrado sur seka muro, altrudita de la neceso favori aliajn verkojn komisiitajn en Italio, kaj ne nur, kiujn la pentristo ofte delegis al sia butiko.

Pro sia ruiniĝo kaj kvankam citita jen de Lorenzo Ghiberti jen de Vasari, ĝi malaperis al la okuloj pro blankigo en 1714. La malblankigo okazis en 1852 kun reintegrigo de pentristo Gaetano Bianchi. Hodiaŭ, liberigita de ĉio, la ciklo montras spurojn de la origina pentraĵaro kaj ankaŭ spurojn de la Giotta testemento.[1] Tiuj pentraĵoj, fakte, laŭ la konstanta kritiko de spertuloj, estas grandparte aŭtografaj kaj efektigitaj, tuj post aŭ samtempe, tiuj de la Kapelo Peruzzi, nome 1325 ĉirkaŭ.

Kelkaj priskriboj[redakti | redakti fonton]

Funebroj de Sankta Francisko.

En la pentraĵara ciklo aperas ses scenoj, epizodoj de la vivo de Sankta Francisko kaj figuroj de franciskanaj sanktuloj, kiuj reprenas, ĝisdatigitaj ĉar igitaj pli esprimriĉaj, la samajn temojn de la Historioj pri Sankta Francisko de la Asiza Alta Baziliko. Ĉiu mura flanko montras tri fakojn, dividitajn en la luneto, kaj du kvadratojn sur la subaj registroj. La sinsekvo estas el alto al malalto. Ekstere, supre de la arkego troviĝas krome la centra epizodo de Stigmatoj de Sankta Francisko (390x370 cm). Ekstere alte supre de la arko estas reprezentata Francisko ricevanta la stigmatojn kaj, ene de medaljonoj, Adamo kaj Eva.

La ciklo komenciĝas sur la dekstra muro:

  • Sankta Francisko rezignas la vestaron antaŭ la episkopo Gvido kaj la patro Bernardone, 280x450 cm
  • Apero de Sankta Francisko al Sankta Antono dum la kapitolo de Arles, 280x450 cm
  • Funebro de Sankta Francisko kun la dubanto Girolamo kiu serĉas la stigmatojn, 280x450 cm

Sur la fronte kontraŭ muro

  • Aprobo de la Regulo (en la luneto),
  • Fajropruvo antaŭ la Sultano, 280x450 cm
  • Vizioj de frato Aŭgusteno kaj de la episkopo Gvido, 280x450 cm

Interesas noti kiel la Malriĉulo aperas senbarba, spite de la unuaj fontoj kiuj transdonas la malon kaj spite de la unuaj pentraĵoj en Asizo. Tiu elekto eble ligiĝas al la revizianta optiko de la franciskanaj Konventualoj - tiam alia branĉo de franciskanoj - kiuj emis rekonsideri la paŭperismajn temojn de la fondinto kaj modifi lian publikan bildon.[2] Sur la fundo estas niĉoj kun sanktuloj, kies nur kelkaj rekoneblaj; inter ili apenaŭ notiĝas Sankta Klara el Asizo.

Rezigno pri teraj bonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rezigno pri la teraj bonaĵoj

La personoj aperas dispoziciitaj sammaniere kiel en la Asiza Baziliko, sed kun esprimo jam multe pli matura: du grupoj kontraŭstarantaj, tiu kun Francisko duonnuda preĝanta, kovrita per ls pivialo de la episkopo kaj sekvata de aliaj figuroj de fratuloj, kaj tiu de la patro Bernardone kiu, koleriĝinta, estas blokita de viro. Ĉe la flankoj du knabaĉoj mokas dum iliaj patrinoj ilin riproĉas kaj batas.

Konfirmo de la Franciskana Regulo[redakti | redakti fonton]

Konfirmo de la franciskana Regulo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tazartes, p. 116.
  2. Bellesi, p. 163.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]