Kapelo Dolora Virgulino (Esztergom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de
Dolora Virgulino
Kapelo de Dolora Virgulino en Esztergom
Kapelo de Dolora Virgulino en Esztergom
kapelo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Esztergom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo de Dolora Virgulino estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Esztergom, sur montopinto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue ĉefepiskopo de Esztergom konstruis tie preĝejon, kiun li dediĉis al Thomas Becket, kun kiu li lernis kune en Parizo. Baldaŭe la turkoj detruis ĝin. Spite tion ankaŭ nun la monto kaj tie la kvartalo havas la nomon "Sankta Tomaso", kie oni konstruis la nun videblan kapelon en 1823. Oni metis relikvon de Thomas Becket, kiu venis al Esztergom en 1538. En 1977 oni metis memortabulon pri la sanktulo sur la muron de la kapelo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola. La navo formas kvadraton kun areo 41 m². Antaŭ la enirejo estas ŝtuparo, super la enirejo triangulo situas. La kapelo havas malgrandan turon. Oni konstruis barokan golgoton pri Sankta Maria, Sankta Johano kaj Mario Magdaleno en 1781 ĉe la fortikaĵo, ili estis metitaj antaŭ la kapelon en 1823. Pli novaj golgotaĵoj estis konstruitaj en 1838 al la ceteraj golgotaĵoj. Ili renoviĝis en 2001. Interne la mebloj estis faritaj en la 20-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Dolora Virgulino