Kapelo Johano Baptisto (Esztergom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto preĝejo

Kapelo de Sankta Johano Baptisto estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Esztergom. Eklezie ĝi apartenas al Preĝejo de Sankta Georgo (Esztergom).

Historio

Vinberkultivistoj konstruis tie la unuan kapelon en 1754, kiun la inundo detruis en 1790. La nuna kapelo konstruiĝis en 1814 dum 21 tagoj. En 2011 la kapelo plene renoviĝis.

Konstruaĵo

La simpla kapelo situas sola havanta unu navon kun ligna malgranda turo. La konstrujaro estas videbla sur la enireja pordo. Super la pordo estas triangulo, en ties mezo estas malplena niĉo. En la flankaj muroj po unu fenestroj troviĝas.

Apud la kapelo estas fonto nomata Johano Baptisto. En 1802 (1808?) antaŭ la fonto oni metis marmoran krucon, kiu estis renovigita en 1903.

Fontoj