Kapelo Sankta Ciriako (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alirejo disde nordo
La interno, 2009.

La Kapelo Sankta Ciriako (germane Cyriakkapelle) estas unu el la multnombraj preĝejoj respektive kapeloj en Erfurto, Germanujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas t.n. diaspora kapelo de la arkitekto Otto Bartning. Konstruite en 1950, ĝi apartenas al la dua serikirka programo de la arkitekto (Serienkirchen-Folgeprogramm der Bartning-Notkirchen). Pro pli ol 150 konstruitaj kirkoj Bartning estas la plej grava protestanta kirko-arkitekto de la 20-a jarcento. Ĝi estas en la sud-uesta parto de la Brühler-antaŭurbo kaj apartenas al la komunumo de la Dominikana preĝejo. Unu kialo por la konstruo estis ankaŭ la tro longa distanco al la patrina Dominikana kirko en la urbocentro, kiam tramoj ankoraŭ ne funkciis tiulinie.

Ĉirkaŭ 30 kirkoj faritis same kiel la erfurta en la tuta lando, tamen la erfurta ĝis hodiaŭ konservis ĉion originala. Pro tio en 2001 ĝi estis deklarita monumento protektinda.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kun la konsento de la arkitekto oni rezignis jam de la komenco enkonstrui por tia serio tipan altarniĉon. Anstataŭe oni kreis el la sakristio, la kuirejeto kaj la vestibleto malgrandan loĝejon por domzorgistino.

Post la plilarĝigo de la loĝejo en 1963 iĝis ankaŭ ŝanĝiĝo de la ekstera formo de la kapelo. Normale por tiaj Bartning-kirkoj estas nesimetria tegmento, kiu falis vertikalen je unua flanko, sed estas per rompofendeto nefalanta je la alia flanko. Ĉi tiu kapelo kontraŭe havas tian rompofendeton je ambaŭ flankoj.

Pli ĵusaj eventoj[redakti | redakti fonton]

La Ciriako-kirko estas krome ekskursocelo por infanĝardenoj, renkontiĝloko por babiladaj rondoj ktp. Danke al sindoneco de multaj engaĝiĝantoj la kapelo kaj la granda fruktarbo-ĝardeno flegatas. En 2009 okazis ekpozicio kun la titolo: Otto Bartning und das (andere) Bauhaus.

Pli ol 25 jaroj (ĝis la retiriĝo en 1975) Hertha Meyer prizorgis la kapelon kaj la vizitantojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jörg Behrens, Michael Mann, Birgitt Zimmermann (eld.): Architektur in Erfurt: Von den 20ern bis zur Gegenwart. VHT Verlagshaus Thüringen, Erfurt 1999, ISBN 3-89683-130-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]