Kapelo de Sankta Andreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kapelo de Sankta Andreo (Ondřejská kaple) de la ĉeĥia urbo Karlovy Vary troviĝas en la plej kruta descendanta strateto "Ondřejská", sur la deklivo super la hotelo Otava. Ĝi estas la plej antikva arkitekturaĵo el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1500 - unusola postrestaĵo de iama gotika urbo. Sed la kapelo estis kelkfoje rekonstruata kaj sian nunan aspekton ĝi ricevis dum la antaŭlasta rekonstruo en la jaro 1841. Ĝi servis al la estinta tombejo, kiu estis nuligita en la jaro 1864 - ĉi tre estis entombigitaj ekz. Fr. X. Mozart, D-ro Jean de Carro, arkitekto Gilly k.a.