Kapelo Sankta Anna (Makó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de
Sankta Anna
Kapelo de Sankta Anna en Makó
Kapelo de Sankta Anna en Makó
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Makó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo de Sankta Anna estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Makó, en la tombejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kapelo konstruiĝis en 1829. Super la enirejo oni metis tabulon pri la konstruisto kaj konstrujaro.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola inter tomboj. Sub la kapelon oni metis kriptojn. Sur la fasado 4 pilastroj dominas, meze estas la enirejo. Super la enirejo estas la turo, kiu havas barokan bulban kupolon. Interne en la navo sub la turo situas galerio. La altaro origine montris bildon pri Sankta Anna, sed en 1970 la altaro estis trakonstruita laŭ nova sistemo kaj la nova bildo prezentas Jesuon.

Sur la ekstera muro memortabulo pri juristo Ágoston Bárány estas videbla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri Ágoston Bárány