Kapelo Sankta Rozalia (Szeged)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de
Sankta Rozalia
Kapelo de Sankta Rozalia en Szeged
Kapelo de Sankta Rozalia en Szeged
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio
provinco Csongrád
Konsekrinto Gyula Glattfelder
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kapelo de Sankta Rozalia estas grekokatolika centro kiel paroĥa preĝejo en Hungario, en urbo Szeged.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua vota kapelo konstruiĝis en 1739 post malgranda epidemio pri pesto. La preĝejeto iĝis grava por la loĝantoj, oni aranĝis kermesojn la 2-an de julio. Oni ofte vizitis ĝin en la 19-a jarcento dum epidemioj pri ĥoleroj. En 1879 la granda inundo kaŭzis damaĝojn, tial oni malkonstruis ĝin kaj en la proksimo oni rekonstruis pli novan kapelon inter 1881-1883. Baldaŭe alvenis multnombre grekokatolikanoj, kiuj ricevis tiun kapelon en 1921. Pro konstruado de Vota Baziliko-Katedralo oni denove malkonstruis la kapelon kaj oni rekonstruis ĝin en 1929 en alia loko, kie ĝi iĝis iom pli granda. En 1939 ĝi ricevis la rangon de paroĥa preĝejo. En 1969 oni metis novajn benkojn. La kapelo-preĝejo renoviĝis en 1997.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas turon en mezo de la fasado. Sub la turo ĉefenirejo situas. Post la turo la ĉefnavo sekvas, en la alia flanko estas ankaŭ kruconavo. Fine sanktejo estas videbla. Interne sur la baldakeno fresko pri Kristo estas videbla. La altaro venis el kapelo postinunda.

Fontoj[redakti | redakti fonton]