Kapelo Stefano la 1-a (Esztergom)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de
Kapelo de Stefano la 1-a (Hungario)
Kapelo de Stefano la 1-a (Hungario) en Esztergom
Kapelo de Stefano la 1-a (Hungario) en Esztergom
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Esztergom
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kapelo de Stefano la 1-a (Hungario) estas historia monumento de urbo Esztergom, ĉe piedo de monto. Ĝi eklezie apartenas al Preĝejo de Ignaco Lojola (Esztergom).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko en tiu loko preĝejo de Johano Baptisto funkciis laŭ dokumento en 1281. Ĝi neniiĝis dum la turka dominado. Tiu ĉi kapelo konstruiĝis proksimume en 1745. En 1882 apude hospitalo por malriĉuloj ekfunkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La baroka konstruaĵo situas sola havanta po unu navon kaj lignan turon. La sanktejo estas kvadrata, apude sakristio situas. En la fasado klasikisma antaŭĉambro konstruita en la 19-a jarcento estas videbla. Tie estas la enirejo. Interne nur la ĉefaltaro restis origina, tamen la altara bildo pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario estis pentrita en 1875. La murpentraĵo estis pentrita en 1788.

Apud la kapelo malfrubaroka ŝtona kruco situas, kiu estis renovigita en 1949.

Fontoj[redakti | redakti fonton]