Kafarnao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kapernaum)
Kafarnao
antikva urbo • arkeologia loko • turisma celloko [+]

Koordinatoj32° 52′ 52″ N, 35° 34′ 30″ O (mapo)32.88111111111135.575Koordinatoj: 32° 52′ 52″ N, 35° 34′ 30″ O (mapo)
Areo1 728 km² (172 800 ha) [+]

Estiĝo2-a jarcento a.K.E.
HorzonoIsraela Norma Horzono [+]

Kafarnao (Israelo Norda)
Kafarnao (Israelo Norda)
DEC
Kafarnao
Kafarnao

Map
Kafarnao
Vikimedia Komunejo:  Capernaum [+]
vdr
sinagogo en Kafarnao el la 3-a aŭ 4-a jarcento
detalo de la ĉi-supra sinagogo

Kafarnao - en diversaj lingvoj latinliterigata ankaŭ Kafarnaum, Kapernaum[1] kaj Kapharnaum (hebree : כְפַר נָחוּם Kfar Naĥum, „vilaĝo de Naĥum“) estis vilaĝo de fiŝistoj en la regiono Galileo en la nordo de Izraelo. Ĝi situis ĉe la norda bordo de la lago Kineret, proksimume 2,5 kilometrojn oriente de la loĝloko Tabgha kaj 15 kilmetrojn norde de la urbo Tiberiado, flanke de la romia vojo Via Maris ("mara vojo").

En la Nova Testamento la loko menciiĝas plurloke kiel agejo de Jesuo Kristo. Proksime ankaŭ lokiĝis la monto, sur kiu li faris sian Surmontan Paroladon.

Bibliaj mencioj[redakti | redakti fonton]

Kafarnao en la evangelioj havas gravan rolon kiel loko de loĝado kaj agado de Jesuo Kristo:

Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon, kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kafarnao apudmara, en la limoj de Zebulon kaj Naftali. (evangelio laŭ Mateo 4, 12–13)
Kaj kiam li eniris en Kafarnaon, venis al li centrestro, petante lin, kaj dirante: Sinjoro, mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas. Kaj li diris al li: Mi venos kaj sanigos lin. [...] (evangelio laŭ Mateo 8, 5 kaj sekvaj)

El la fiŝista vilaĝo devenis pluraj el la disĉiploj de Jesuo: la du fratoparoj Simono Petro kaj Sankta Andreo, kaj Jakobo la pli aĝa kaj Sankta Johano la Evangeliisto, la filoj de Zebedeo, krome la impostkolektisto Levi, poste nomata Sankta Mateo la Evangeliisto.

Laŭ la evangelio laŭ Marko ( Mk 1 11-28) Jesuo komence de sia publika agado instruis en la sinagogo de Kafarnao, kie li laŭ Marko dumtempe loĝis en la domo de Petro. Laŭ la mirakla pliigo de pano, kiun oni poste supozis esti en la areo de la loĝloko Tabgha, Jesuo laŭ la evangelio laŭ Johano (Joh 6 22-59) en la sinagogo de Kafarnao instruis la homojn pri la "ĉiela pano".

Kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kafarnao, serĉante Jesuon, Kaj trovinte lin trans la maro [la lago Kineret], ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien? Jesuo respondis al ili kaj diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis. Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo [...] (evangelio laŭ Johano 6 24 kaj sekvaj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kapernaum ankaŭ en la esperantlingva Londona Biblio de 1926 estas la nomo de la loko (eldono de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo Londono kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo)