Kapetidoj
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
La Kapetidoj (franclingve Capétiens), aŭ oficiale dinastio de Francio, estas familio kaj dinastio devena de la bordoj de la Rejno, sude de Majenco. Ilia genealogio datiĝas de iu Roberto, kiu mortis antaŭ 764 kaj estis la grafo de Oberrheingau kaj Wormsgau. La Kapetidoj fariĝis la tria dinastio de francaj reĝoj, post la Merovidoj kaj la Karolidoj.
La nomo Capétiens, plejofte uzita sed neoficiala, devenas de la unua kapetida reĝo de Francio, Hugo Kapeto (Hugues Capet).
Pliposte, la Kapetidoj ankaŭ regis multajn aliajn landojn aŭ ŝtatojn, inter alie Portugalion, parton de la Bizanca imperio, Sicilion, Navaron, Hungarion, Pollandon, Andoron, Hispanion, Parman, Brazilon, Luksemburgon ktp.
La kapetida dinastio havis multnombrajn durangajn branĉojn, kiuj progrese malaperis ĝis 1768, kiam la sola postvivinta branĉo estis tiu de la Burbonoj. Hodiaŭ, du kapetidoj ankoraŭ reĝas en Eŭropo: La reĝo de Hispanio (el la plejaĝa branĉo de la Kapetidoj) kaj la grand-duko de Luksemburgo (el la branĉo de la dukoj de Parma).
Listo de la kapetidaj reĝoj de Francio
Nomo | Reĝaddatoj | Titolo |
---|---|---|
Hugo Kapeto | 987-996 | Reĝo de Francio |
Roberto la 2-a la Pia | 996-1031 | Reĝo de Francio |
Henriko la 1-a | 1031-1060 | Reĝo de Francio |
Filipo la 1-a | 1060-1108 | Reĝo de Francio |
Ludoviko la 6-a la Dika | 1108-1137 | Reĝo de Francio |
Ludoviko la 7-a la Juna | 1137-1180 | Reĝo de Francio |
Filipo la 2-a | 1180-1223 | Reĝo de Francio |
Ludoviko la 8-a la Leono | 1223-1226 | Reĝo de Francio |
Ludoviko la 9-a la Sankta | 1226-1270 | Reĝo de Francio |
Filipo la 3-a la Kuraĝa | 1270-1285 | Reĝo de Francio |
Filipo la 4-a la Bela | 1285-1314 | Reĝo de Francio |
Ludoviko la 10-a | 1314-1316 | Reĝo de Francio |
Johano la 1-a la Postmorta | 1316-1316 | Reĝo de Francio |
Filipo la 5-a la Longa | 1316-1322 | Reĝo de Francio |
Karlo la 4-a la Bela | 1322-1328 | Reĝo de Francio |
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
france: greke http://www.larousse.fr/encyclopedie/groupe-personnage/Cap%C3%A9tiens/111617 greke http://jean-francois.mangin.pagesperso-orange.fr/capetiens/index.htm greke http://saw.dyndns.org/capetiens/index.html germane: greke http://www.uni-protokolle.de/Lexikon/Kapetinger.html greke http://www.fbeit.htwk-leipzig.de/~fcommich/Stammtafeln/Capet.html angle: greke http://www.britannica.com/EBchecked/topic/93784/Capetian-dynasty greke http://www.themolloys.net/molloy/france/capetian%20dynasty/capetian%20dynasty.htm greke http://faculty.ucc.edu/egh-damerow/capetian_france.htm