Kapitalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de La Kapitalo en la germana lingvo: tiu verko de Marks klarigas la funkciadon de kapitalismo.
Hong Kong, estas aŭtonoma urbo de Ĉinio kun ekonomia modelo kapitalisma kun tre alta "indico de ekonomia libero" (ĉefe dum la brita regadepoko) kiu igas ĝin tre diferenca el la resto de la ĉinia ekonomio (karakterizata de sufiĉe alta "indico de ŝtata interveno"). Tio permesis Hong Kong iĝi una el plej prosperaj ekonomiaj entoj de la planedo, kun tre altaj popersona enspezokvanto kaj indico de homa disvolviĝo.

Kapitalismo estas ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj kaj komerco de varoj kaj kreado de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Ĝi ideale elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj kaj celas efikan maksimumigon de profito (profitigo el investo de kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro.

Kapitalismo estas evoluanta koncepto, kiu deriviĝas de pli fruaj eŭropaj praktikoj (vidu: Sklavismo, Feŭdismo, Imperiismo, Merkantilismo). Kapitalismo estas vaste konsiderata kiel la ekonomia sistemo dominanta en la mondo ekde la 18-a jarcento kaj nur dum la dua duono de la 20a jarcento ekzistis alia konkurenca sistemo kiu estis konsiderita de kelkaj fakuloj kiel vera kontraŭkapitalismo, sed de aliaj nur kiel ŝtata kapitalismo (vidu sube). Ekzistas daŭra debato pri la difino, naturo, kaj amplekso de ĉi tiu sistemo.

La unuan principan kaj detalan analizon de kapitalismo faris Karlo Markso, ĉefe en sia verko La Kapitalo, kies unua parto aperis en Esperanta traduko.

Kapitalismo ĝenerale aludas

  • aron da ekonomikaj praktikoj, kiuj eninstituciiĝis en Eŭropo inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj, speciale koncernantaj la formadon kaj komercadon en posedo de korporacioj (vidu artikolojn pri korporacia personeco kaj kompanioj) por aĉetado kaj vendado de varoj, speciale kapitalaj varoj (inkluzive de tero kaj laboro), en relative libera (t.e., libera for de ŝtata regado) merkato
  • konkurantajn (kaj disputemajn) teoriojn, kiuj disvolviĝis en la 19-a jarcento, en la kunteksto de la industria revolucio, kaj en la 20-a jarcento, en la kunteksto de la Malvarma milito, kiuj celis pravigi la privatan posedadon de kapitalo, klarigi la funkciadon de tiaj merkatoj, kaj gvidi la aplikadon aŭ forigon de registara reguligo de posedaĵoj kaj merkatoj
  • kaj kredojn pri la avantaĝoj de tiaj praktikoj.

Post kolapso de la socialismo en Eŭropo, la kapitalisma produkta sistemo reaperis en ties antaŭe socialismaj landoj. Tie oni privatigis (kaj reprivatigis t.e. redonis la alŝtatigitajn proprietojn) la ŝtatan proprieton kaj tiel ili atingis kelkfoje pli grandan proporcion de la privata ekonomio ol en kelkaj malnovaj kapitalismaj landoj.

Fine de la 20-a jarcento, kaj komence de la 21-a jarcento, la ŝtatoj pli kaj pli dekonstruas la doganojn (vidu MOK), malpliigas la subvenciojn tiel formanta veran konkurson surmerkatan (vidu liberalismon). Sed la fortiĝanta tutmondiĝo (libere moviĝantaj kapitalo kaj varoj) kaŭzis streĉon en la pli evoluintaj landoj, ĉar ties laboristoj devas konkuri kun la laboristoj de la evoluantaj landoj. Tiel okazis ekzemple en 2004, ke Siemens kaj aliaj grandaj firmaoj ĉantaĝis la laboristojn, postulante plian laboron kontraŭ sama salajro.

Historio

Ekonomia komerco por profito ekzistis ekde minimume la dua jarmilo a.K.[1] Tamen, kapitalismo en sia moderna formo estas kutime rilatita al la apero de agrara kapitalismo kaj merkantilismo de la Frua Moderna epoko.

Agrara kapitalismo

La ekonomiaj fundamentoj de la feŭda agrikultura sistemo komenciĝis ŝanĝi sufiĉe en la 16-a jarcento en Anglio; la ŝarĝuma sistemo rompiĝis antaŭ tiu tempo, kaj tero komencis esti koncentrita en la manoj de pli malmultaj luigantoj kun ĉiam pli grandaj bienoj. Anstataŭe de servutul-bazita sistemo de laboro, laboristoj ĉiam pli estis dungitaj kiel parto de pli larĝa kaj disetendiĝanta monekonomio. La sistemo metis premon sur kaj la luigantojn kaj la luantojn por pliigi la produktivecon de la agrikulturo por fari profiton; la malfortigita truda potenco de la aristokrataro por eltiri kamparanplusojn apogis ilin por elprovi pli bonajn metodojn, kaj la luantoj ankaŭ havis instigon plibonigi siajn metodojn, por prosperi en ĉiam pli konkurenciva labormerkato. Esprimoj de lupago por la tero iĝis kondiĉigitaj de ekonomiaj merkatfortoj prefere ol la antaŭa stagna sistemo de kutimo kaj feŭda devontigo. [2]

De la komenco de la 17-a jarcento, Anglio estis alcentrigita ŝtato, en kiu multe de la feŭda ordo de Mezepoka Eŭropo estis balaita for. Tiu centraligo estis fortigita per bona sistemo de vojoj kaj misproporcie granda kapitalurbo, nome Londono. La ĉefurbo funkciis kiel centrejo surmerkatiga por la tuta lando, kreinte tre grandan internan varmerkaton, anstataŭe de la fragmentaj feŭdaj posedaĵoj kiuj regis en la plej multaj partoj de la Kontinento.

Merkantilismo

Pentraĵo de franca havenurbo de 1638 ĉe la alteco de merkantilismo.

La ekonomia doktrino kiu balanciĝadis inter la deksesa kaj dekoka jarcentoj estas ofte priskribita kiel merkantilismo.[3] Tiu periodo, nome la Epoko de Malkovroj, estis rilata al la geografia esplorado de eksterlandaj teroj fare de komercistoj, ĉefe de Anglio kaj de Nederlando. Merkantilismo estis sistemo de komerco por profito, kvankam krudaj varoj daŭre estis plejparte produktitaj per ne-kapitalismaj produktadmetodoj.[4] La plej multaj akademiuloj konsideras la epokon de komercisma kapitalismo kaj merkantilismo la originon de moderna kapitalismo,[5][6] kvankam Karl Polányi argumentis ke la markostampo de kapitalismo estas la establado de ĝeneraligitaj merkatoj por kio li referis kiel la "fikciaj krudvaroj": tero, laboro, kaj mono. Sekve, li tiel asertis, ke "ĝis 1834 ne estis konkurenciva labormerkato establita en Anglio, tial industria kapitalismo kiam socia sistemo ne povas esti menciita kiel ekzistinta antaŭ tiu dato."[7]

Anglio komencis grandskalan kaj integrativan aliron al merkantilismo dum la Elizabeta Epoko (1558-1603). Sistema kaj kohera klarigo de komercbilanco fariĝis publika tra la broŝurargumento de Thomas Mun nome England's Treasure by Forraign Trade, or the Balance of our Forraign Trade is The Rule of Our Treasure, kiu estis verkita en la 1620-aj jaroj kaj publikigita en 1664.[8]

Robert Clive post la Batalo de Palaŝi. Tiu batalo markis la ekon de la regado fare de la Brita Orienthinda Kompanio en Barato.

Inter la plej gravaj dogmoj de merkantilisma teorio estis orbrikismo, nome doktrino substrekanta la gravecon de akumulado de valormetaloj. Merkantilistoj argumentis ke ŝtato devus eksporti pli da varoj ol ĝi importas tiel ke fremduloj devus pagi la diferencon en valormetaloj. Merkantilistoj argumentis ke nur krudaĵoj kiuj ne povus esti ekstraktitaj hejme devus esti importitaj; kaj antaŭenigis registarajn subvenciojn, kiel ekzemple la donado de monopoloj kaj protektaj komercimpostoj, kiuj laŭ merkantilista pensaro estas necesaj por instigi al interna produktado de industriaj varoj.

Eŭropaj komercistoj, subtenitaj per ŝtatkontroloj, subvencioj, kaj monopoloj, faris la plej multajn el siaj profitoj el la aĉetado kaj vendado de varoj. En la vortoj de Francis Bacon, la celo de merkantilismo estis "la malfermado kaj bon-akordigo de komerco; la atentado de produktantoj; la forigado de neniofarado; la subpremado de rubo kaj eksceso de luksleĝoj; la plibonigo kaj administrado de la grundo; la reguligo de prezoj ... "[9]

La Brita Orienthinda Kompanio kaj la Nederlanda Orienthinda Kompanio inaŭguris ekspansieman epokon de komerco kaj interŝanĝo.[10][11] Tiuj firmaoj estis karakterizitaj per siaj koloniismaj kaj ekspansiemaj potencoj donitaj al ili fare de naciŝtatoj.[10] Dum tiu epoko, komercistoj, kiuj komercis sub la antaŭa stadio de merkantilismo, investis kapitalon en la Orienta Hindia Firmao kaj aliaj kolonioj, serĉante rendimenton el investo.

Industria kapitalismo

Watt vapormaŝino. La vapormaŝino movigita ĉefe per karbo propulsis la Industrian revolucion en Britio.[12]

Nova grupo de ekonomiaj teoriuloj, gviditaj fare de David Hume[13] kaj de Adam Smith, en la mezo de la 18-a jarcento, defiis fundamentajn merkantilismajn doktrinojn kiel ekzemple la kredo ke la kvanto de la riĉaĵo de la mondo restis konstanta kaj ke ŝtato povas nur pliigi sian riĉaĵon ĉe la elspezo de alia ŝtato.

Dum la Industria revolucio, la industriulo anstataŭigis la komerciston kiel domina faktoro en la kapitalista sistemo kaj influis la malkreskon de la tradiciaj artmetiaj kapabloj de metiistoj, gildoj, kaj vojaĝmetiistoj. Ankaŭ dum tiu periodo, la pluso generita per la pliiĝo de komerca agrikulturo instigis al pliigita mekanizado de agrikulturo. Industria kapitalismo markis la evoluon de la fabrika sistemo de produktado, karakterizita per kompleksa dividado de laboro kaj inter kaj ene de laborprocezo kaj la rutino de labortaskoj; kaj finfine establis la tutmondan dominadon de la kapitalisma reĝimo de produktado.[3]

Britio ankaŭ prirezignis sian protektisman politikon, kiel ampleksite per merkantilismo. En la 19-a jarcento, Richard Cobden kaj John Bright, kiuj surbaze de siaj kredoj ĉe la Manĉestro-Lernejo, iniciatis movadon al pli malaltaj komercimpostoj.[14] En la 1840-aj jaroj, Britio adoptis malpli protektisman politikon, kun la nuligo de la Grenleĝo kaj de la Navigaciaj Leĝoj.[3] Britio reduktis komercimpostojn kaj tarifojn, en linio kun la lobiado de David Ricardo por libera komerco.

Tutmondiĝo

La orbazo formis la financan bazon de la internacia ekonomio de 1870-1914.

Industriigo permesis malmultekostan produktadon de varaĵoj uzante ekonomiojn de skalo, dum rapida loĝantarkresko kreis daŭrantan postulon je krudvaroj. Tutmondiĝo en tiu periodo estis decide formita per deknaŭajarcenta imperiismo.[15]

Post la Unua kaj Dua Opimilitoj en Ĉinio kaj la kompletigo de la brita konkero de Hindio, vastaj loĝantaroj de tiuj regionoj iĝis pretaj konsumantoj de eŭropaj eksportaĵoj. Estis en tiu periodo kiam areoj de subsahara Afriko kaj de pacifik-insuloj estis integrigitaj en la mondsistemo. Dume, la konkero de novaj partoj de la globo, precipe subsahara Afriko, fare de eŭropanoj donis al ili valorajn naturresursojn kiaj ekzemple kaŭĉuko, diamantoj kaj karbo kaj helpis instigi komercadon kaj investadon inter la eŭropaj imperiaj potencoj, iliaj kolonioj, kaj Usono.

La loĝanto de Londono povis mendi per telefono, trinketante sian matenteon, la diversajn produktojn el la tuta tero, kaj racie atendi ilian tujan liverigon sur sia sojlo. Militismo kaj imperiismo de rasaj kaj kulturaj rivalecoj estis malmulto pli ol la amuziĝoj de lia ĉiutaga gazeto. Kia speciala epizodo en la ekonomia progreso de homo estis tiu epoko kiu venis je la fino de aŭgusto 1914.[16]

La tutmonda financa sistemo estis plejparte ligita al la orbazo en tiu periodo. Britio unue formale adoptis tiun normon en 1821. Baldaŭ sekvis Kanado en 1853, Novlando en 1865, kaj Usono kaj Germanio (de jure) en 1873. Novaj teknologioj, kiaj ekzemple la telegrafo, la transatlantika kablo, la radiotelefono, la vaporŝipo kaj la fervojo permesis al varoj kaj informoj moviĝi ĉirkaŭ la mondo je senprecedenca grado.[17]

Kejnsismo kaj Novliberalismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj John Maynard Keynes kaj Novliberalismo.
La Novjorka Borso, la borsista ĉambro

En la periodo sekvanta la tutmondan depresion de la 1930-aj jaroj, la ŝtato ludis ĉiam pli elstaran rolon en la kapitalisma sistemo ĉie en multe de la mondo. La postmilita tempo estis tre influita per kejnesaj (aŭ kejnsaj, laŭ teoriaro de John Maynard Keynes) ekonomikaj stabiligaj politikoj. La postmilita ekprospero finiĝis en la finaj 1960-aj jaroj kaj komencaj 1970-aj jaroj, kaj la situacio estis plimalbonigita per la pliiĝo de stagflacio.[18]

Monetarismo, teoria alternativo al Kejnesismo aŭ Kejnsismo, kiu estas pli kongrua kun la moto lasu-fari (laissez-faire), akiris kreskantan hegemonion en la kapitalisma mondo, precipe sub la gvidado de Ronald Reagan en Usono kaj Margaret Thatcher en la UR en la 1980-aj jaroj. Publika kaj politika interesoj komencis ŝanĝiĝi for de la tielnomitaj kolektivistaj zorgoj da la administrita kapitalismo de Keynes ĝis fokuso sur individua elekto, nomita "remarketigita kapitalismo."[19]

Ekonomiaj elementoj

La esenca kvalito de kapitalismo estas la investado de mono por fari profiton.[20]

En kapitalisma ekonomia sistema kapitalaj aktivaĵoj povas esti posedataj kaj kontrolitaj fare de privatuloj, laboro estas aĉetita per monsalajroj, kapitalgajnoj atribuiĝas al privataj posedantoj, kaj la prezmekanismo estas utiligita por asigni kapitalvarojn inter konkurantaj uzoj. La amplekso laŭ kiu la prezmekanismo estas uzita, la grado da konkurencado, la ekvilibro inter la publika kaj la privata sektoroj, kaj la amplekso de registara enmiksiĝo en merkatoj estas la faktoroj kiuj distingas plurajn formojn de kapitalismo en la moderna mondo.[21]

En libermerkataj kaj malkontrolemaj formoj de kapitalismo, merkatoj estas utiligitaj plej grandskale kun minimuma aŭ neniu reguligo super la preziga mekanismo. En miksaj ekonomioj, kiuj estas preskaŭ universalaj hodiaŭ,[22] merkatoj daŭre ludas dominan rolon sed estas reguligitaj iagrade fare de registaroj por korekti merkatajn fiaskojn, antaŭenigi socialan subtenon, konservi naturresursojn, financi defendon (respektive militojn) kaj publikan sekurecon aŭ pro aliaj kialoj. En ŝtatkapitalismaj sistemoj, merkatoj estas kontrolitaj malplej eble, ĉar la ŝtato fidas peze je ŝtataj entreprenoj aŭ nerekta ekonomio planante akumuli kapitalon.

Kapitalismo kaj kapitalisma ekonomiko ofte estas komparitaj al socialismo, kvankam la signifo de la vorto socialismo ŝanĝiĝis dum la tempo. La origina signifo de socialismo estis ŝtatposedado de la produktadrimedoj. Hodiaŭ, la vorto ofte estas uzita por signifi ajnan ŝtatkontrolon de ekonomia decidiĝo.

Mono, kapitalo, kaj akumulado

Mono estas ĉefe normigita komercilo, kaj fina pagilo, kiu helpas mezuri la valoron de ĉiuj varoj kaj krudvaroj en normo de valoro. Ĝi estas abstraktado de ekonomia valoro kaj komercilo kiu eliminas la maloportunan sistemon de interŝanĝo apartigante la transakciojn implikitajn en la interŝanĝo de produktoj, tiel tre faciligante specialiĝon kaj komercadon tra instigado al la interŝanĝo de krudvaroj. Kapitalismo implikas la plian abstraktadon de mono en aliajn interŝanĝeblajn aktivaĵojn kaj la akumuladon de mono tra proprieto, interŝanĝo, intereso kaj diversaj aliaj financaj instrumentoj.

La akumulado de kapitalo rilatas al la procezo de "farado de mono", aŭ kreskigado de komenca monsumo tra investo en produktado. Kapitalismo estas bazita ĉirkaŭ la akumulado de kapitalo, per kio financa kapitalo estas investita por realigi profiton kaj tiam reinvestita en plian produktadon en kontinua procezo de akumulado. En Marksisma ekonomia teorio, tiu dinamiko estas nomita la leĝo de valoro.

Kapitalaj kaj financaj merkatoj

La difina kvalito de kapitalismaj merkatoj, kontraste al merkatoj kaj interŝanĝo en antaŭ-kapitalismaj socioj kiaj feŭdismo, estas la ekzisto de merkato por kapitalvaroj (la produktadrimedoj), signifante ke interŝanĝaj rilatoj (komercrilatoj) ekzistas ene de la produktada procezo. Plie, kapitalismo havas merkaton por laboro. Tio distingas la kapitalisman merkaton de antaŭ-kapitalismaj socioj kiu ĝenerale nur enhavis merkatinterŝanĝojn por finaj varoj kaj sekundaraj varoj. La "merkato" en kapitalismo rilatas al kapitalmerkatoj kaj financaj merkatoj. Tiel, ekzistas tri ĉefmerkatoj en tipa kapitalisma ekonomio: labora, po kaj varoj kaj servoj, kaj financa.

Salajrolaboro kaj klasstrukturo

Salajrolaboro rilatas al la klasstrukturo de kapitalismo, per kio laboristoj ricevas aŭ salajron aŭ ian pagon, kaj posedantoj ricevas la profitojn generitajn per la faktoroj de produktado utiligitaj en la produktado de ekonomia valoro. Individuoj kiuj posedas kaj provizas financan kapitalon al produktivaj projektoj iĝas posedantoj, aŭ komune (kiel akciuloj) aŭ individue. En Marksisma ekonomiko tiuj posedantoj de la produktadrimedoj kaj provizantoj de kapitalo estas ĝenerale nomitaj kapitalistoj. La priskribo de la rolo de la kapitalisto ŝanĝiĝis, unue rilatante al senutila peranto inter produktistoj al dunganto de produktantoj, kaj poste rilatis al posedantoj de la produktadrimedoj.[23] La esprimo kapitalisto ne estas ĝenerale uzita fare de subtenantoj de ĉefa ekonomika sistemo.

La termino "laboristoj" inkludas tiujn kiuj elspezas kaj manan kaj mensan (aŭ kreivan) laboron en produktado, kie produktado ne simple signifas fizikan produktadon sed rilatas al la produktado de kaj perceptebla kaj netuŝebla ekonomia valoro. "Kapitalistoj" estas individuoj kiuj derivas enspezon el investado.

La termino laboro inkludas ĉiujn fizikan kaj mensan dungadan sekcion, inkluzive de entreprenista kapacito kaj gvidkapabloj, kiuj estas necesaj por produkti kaj produktojn kaj servojn. Produktado estas la ago de farado de varoj aŭ servoj uzante laborforton.[24][25]

Makroekonomio

Makroekonomio rigardas aferojn kiaj ekzemple inflacio: ĝenerala pliiĝo en prezoj kaj falo en la aĉetada valoro de mono; kresko: kiom multe da mono registaro havas kaj kiom rapide ĝia mono akumuliĝas; senlaboreco, kaj tarifoj de komerco kun kaj inter aliaj landoj. Dum Mikroekonomiko temas pri individuaj firmaoj, homoj, kaj aliaj institucioj kiuj laboras ene de aro kaj enkadrigas ene de funkciigantaj reguloj por ekvilibri prezojn kaj la funkciadon de eksterordinara registaro.

Kaj mikroekonomio kaj makroekonomio funkcias kune por formi ununuran aron de evoluigado de reguloj kaj regularoj. Registaroj (la makroekonomia flanko) metas kaj naciajn kaj internaciajn regularojn kiuj konservas alton de prezoj kaj la entreprena (mikroekonomia) kreskorapideco, influas la prezojn, kaj komercon, dum la entreprenoj influas tion kio federaciaj leĝoj fiksas.[26][27][28]

Tipoj de kapitalismo

Ekzistas multaj variaĵoj de kapitalismo en ekzisto kiuj malsamas laŭ lando kaj regiono. Ili varias en sia institucia strukturo kaj je siaj ekonomiaj politikoj. La komunaj trajtoj inter ĉiuj malsamaj formoj de kapitalismo estas ke ili estas bazitaj sur la produktado de varoj kaj servoj por profito, predominate merkat-bazita asignado de resursoj, kaj ili estas strukturitaj sur la akumulado de kapitalo. La plej gravaj formoj de kapitalismo estas listigitaj malsupre:

Merkantilismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Merkantilismo kaj Protektismo.

Merkantilismo estas naciisma formo de komenca kapitalismo kiu venis en ekziston ĉirkaŭ la fino de la 16-a jarcento. Ĝi estas karakterizita per la interplektado de naciaj komercinteresoj al ŝtat-intereso kaj imperiismo, kaj sekve, la ŝtataparato estas utiligita por prunti naciajn komercinteresojn eksterlande. Ekzemplo de tio estas kolonanoj vivantaj en Ameriko kiuj rajtis komerci nur per aĉetvaroj de siaj respektivaj patrujoj (Britio, Francio, Hispanio, ktp.). Merkantilismo diras ke la riĉeco de nacio estas pliigita tra pozitiva komercbilanco kun aliaj nacioj, kaj egalrilatas al la fazo de kapitalisma evoluo nomita la Primitiva akumulado de kapitalo.

Libermerkata kapitalismo

Libermerkata kapitalismo rilatas al ekonomia sistemo kie prezoj por varoj kaj servoj estas metitaj libere fare de la fortoj de mendado kaj ofertado kaj kie estas permesita atingi punkton de ekvilibro sen interveno de registara politiko. Ĝi tipe kaŭzas subtenon por tre konkurencivaj merkatoj, nome privata proprieto de produktivaj entreprenoj. Lasu-fari (el la franca Laissez-faire) estas pli vasta formo de libermerkata kapitalismo kie la rolo de la ŝtato estas limigita al protektado de posedrajtoj.

Soci-merkata ekonomio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sociala merkatekonomio.

Socialmerkata ekonomio estas nominale libermerkata sistemo kie registara enmiksiĝo en prezformiĝo estas reduktita al minimumo sed la ŝtato disponigas signifajn servojn en la areo de sociala asekuro, senlaborsubteno kaj rekono de laborrajtoj tra naciaj kolektivaj negocadaj aranĝoj. Tiu modelo estas eminenta en okcidentaj kaj nordeŭropaj landoj, kaj Japanio, kvankam laŭ iomete malsamaj konfiguracioj. La vasta plimulto de entreprenoj estas private posedataj en tiu ekonomia modelo.

Sociala kapitalismo rilatas al la nuntempa modelo de kapitalismo kaj adaptado de la socia merkatmodelo kiu ekzistas en kontinenta Okcidenteŭropo hodiaŭ.

Ŝtata kapitalismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtata kapitalismo.

Ŝtata kapitalismo konsistas el ŝtata posedaĵo de la produktadrimedoj ene de ŝtato, kaj la organizado de ŝtatposedataj entreprenoj kiel komercaj, profit-serĉantaj entreprenoj. La debato inter propagandantoj de malpubliko kontraŭ ŝtata kapitalismo estas centrita ĉirkaŭ demandoj de manaĝera efikeco, produktiva efikeco, kaj justa distribuado de riĉaĵo.

Laŭ Aldo Musacchio, profesoro en Harvard Business School (Harvarda Negoclernejo), ĝi estas sistemo en kiu registaroj, ĉu demokrate aŭ aŭtokratece, ekzercas ĝeneraligitan influon sur la ekonomio, tra aŭ rekta proprieto aŭ diversaj subvencioj. Musacchio ankaŭ emfazas la diferencon inter la nuna ŝtata kapitalismo kaj ĝiaj iamaj antaŭuloj. For estas la tagoj kiam registaroj nomumis burokratojn por prizorgi firmaojn. La plej grandaj ŝtataj entreprenoj de la mondo komercas ĉe publikaj merkatoj kaj konserviĝas en bona sanstato danke al grandaj instituciaj investadoj.[29]

Entreprena kapitalismo

Entreprena kapitalismo estas libera aŭ miksit-merkata ekonomio karakterizita per la domineco de hierarkiaj, burokratiaj entreprenoj.

Miksa ekonomio

Miksa ekonomio estas plejparte merkat-bazita ekonomio konsistanta el kaj privata kaj publika proprieto de la produktadrimedoj kaj ekonomia intervenismo tra makroekonomiaj politikoj intencitaj por korekti merkatfiaskojn, redukti senlaborecon kaj reteni inflacion malalte. La grado da interveno en merkatoj varias inter malsamaj landoj. Kelkaj miksaj ekonomioj, kiel ekzemple Francio sub dirigisme (direktismo), ankaŭ havis gradon da nerekta ekonomia planado super plejparte kapitalism-bazita ekonomio.

La plej multaj kapitalismaj ekonomioj estas difinitaj kiel "miksaj ekonomioj" certagrade.

Anarki-kapitalismo (ankaŭ nomita anarkiismo de privataj posedaĵoj, libermerkata anarkiismo aŭ anarki-liberalismo) estas sintezo de individuisma anarkiismo kaj klasika liberalismo (vidu libertarianismo), kiu opinias, ke ĉiaj formoj de registaro estas nenecesaj kaj malutilaj, inkluzive (aŭ precipe) pri aferoj pri justeco kaj protektado.

Skoloj

Klasika ekonomiko

Adam Smith

Marksisma ekonomiko

Veberiana politika sociologio

Institucia ekonomiko

Germana historia skolo kaj Aŭstria skolo de ekonomiko

Kejnesa ekonomiko

Novklasika ekonomika skolo kaj la Ĉikaga Skolo

Bildaro

Referencoj

  1. Warburton, David, Macroeconomics from the beginning: The General Theory, Ancient Markets, and the Rate of Interest. Paris: Recherches et Publications, 2003.p49
  2. The Agrarian Origins of Capitalism. Alirita 2012-12-17.
  3. 3,0 3,1 3,2 Burnham, Peter. (2003) Capitalism: The Concise Oxford Dictionary of Politics. Oxford University Press.
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Scott; $2
  5. Burnham (2003)
  6. Encyclopædia Britannica (2006)
  7. Polanyi, Karl. The Great Transformation. Beacon Press, Boston. 1944. p. 87
  8. (2011) Ideology and Foreign Policy in Early Modern Europe (1650–1750). Ashgate Publishing, Ltd..
  9. Citita en Sir George Clark, The Seventeenth Century (New York: Oxford University Press, 1961), p. 24.
  10. 10,0 10,1 Banaji, Jairus (2007). “Islam, the Mediterranean and the rise of capitalism”, Journal Historical Materialism 15, p. 47–74. doi:10.1163/156920607X171591. 
  11. (2006) Economic system:: Market systems. Encyclopædia Britannica.
  12. Watt vapormaŝino en la Supera Teknika Altlernejo de Industriaj Inĝenieroj de la UPM (Madrido)
  13. Hume, David. (1752) Political Discourses. Edinburgh: A. Kincaid & A. Donaldson.
  14. laissez-faire.
  15. James, Paul. (2007) Globalization and Economy, Vol. 1: Global Markets and Capitalism. London: Sage Publications.
  16. PBS.org. PBS.org (1929-10-24). Alirita 2010-07-31.
  17. Michael D. Bordo, Barry Eichengreen, Douglas A. Irwin. Is Globalization Today Really Different than Globalization a Hundred Years Ago?. NBER Working Paper No.7195. Junio 1999.
  18. Barnes, Trevor J.. (2004) Reading economic geography. Blackwell Publishing. ISBN 0-631-23554-X.
  19. Fulcher, James. Capitalism. 1a eld. New York: Oxford University Press, 2004.
  20. James Fulcher, Capitalism A Very Short Introduction, "the investment of money in order to make a profit, the essential feature of capitalism." p. 14, Oxford, 2004, ISBN 978-0-19-280218-7.
  21. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Modern Economics 1986, p. 54; $2
  22. James Fulcher, Capitalism A Very Short Introduction, "...in the wake of the 1970 crisis, the neo-liberal model of capitalism became intellectually and ideologically dominant", p. 58, Oxford, 2004, ISBN 978-0-19-280218-7.
  23. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Williams 1983 51; $2
  24. Ragan, Christopher T.S., and Richard G. Lipsey. Microeconomics. Twelfth Canadian Edition ed. Toronto: Pearson Education Canada, 2008. Print.
  25. Robbins, Richard H. Global problems and the culture of capitalism. Boston: Allyn & Bacon, 2007. Print.
  26. Taylor, Timothy. (2011) Principles of Economics: Economics and the Economy. USA: Textbook Media. ISBN 1-930789-13-0.
  27. . Economics and capitalism. Capitalism: A Treatise on Economics. The Jefferson School of Philosophy, Economics, and Psychology. Alirita 18a Februaro 2012.
  28. . The Political Economy of Capitalism Bruce R.. Harvard Business School. Alirita 20a Februaro 2012.
  29. Musacchio, Aldo, "Economist Debates: State capitalism: Statements", The Economist.

Literaturo

  • Juan Miguel Aguado (2011). Sociedad de masas y cultura de masas. D.F.: Fundamentos de la Comunicación y la Información.
  • Michel Albert, Capitalisme contre capitalisme, Paris, Seuil, coll. « L'histoire immédiate »,‎ 1991
  • Raymond Aron, Dix-huit leçons sur la société industrielle,‎ 1962
  • Frédéric Bastiat, Œuvres économiques,‎ 1853 (ISBN 2-13-037861-7)
  • Michel Beaud, Histoire du capitalisme (de 1500 à nos jours), Paris, Seuil,‎ 1981 (ISBN 978-2-7578-1786-5)
  • Claude Bébéar kaj Philippe Manière, Ils vont tuer le capitalisme, Plon,‎ 2003
  • Fernand Braudel, La Dynamique du capitalisme,‎ 1985 (ISBN 2-08-081192-4)
  • Joaquín Estefanía (1997). Aquí no puede ocurrir. El nuevo espíritu del capitalismo. Madrid: Taurus.
  • Jean-François Gayraud, Le nouveau capitalisme criminel, Odile Jacob,‎ 2014 (ISBN 978-2-7381-3072-3)
  • Gaël Giraud kaj Cécile Renouard, Vingt propositions pour réformer le capitalisme, Flammarion, 2009
  • Paul Jorion, Vers la crise du capitalisme américain ?, Paris, La Découverte,‎ 2007 (ISBN 978-2-7071-5092-9)
  • Paul Jorion, Le Capitalisme à l'agonie, Fayard (ISBN 978-2-213-65488-1)
  • Fernando Luengo Escamilla (2003). Mercado de trabajo y competitividad en los capitalismos emergentes de Europa Central y Oriental. Madrid: Editorial Complutense.
  • Karl Marx: Das Kapital. Kritik der politische Ökonomie. 1867 (rete konsultita la 20an de Marto 2008).
  • Bernard Perret, Le capitalisme est-il durable ?, Carnets nord,‎ 2008
  • David Ricardo: On the Principles of Political Economy and Taxation. London 1817 (rete).
  • Jesús Seminario (2006). El capitalismo peruano español. New York: Editorial Bruño.
  • Hernando de Soto (2001). El misterio del capital. Barcelona: Península.
  • Rodney Stark, The Victory of Reason: How Christianity Led to Freedom, Capitalism, and Western Success, Random House, New York, 2005. (La luterana usona ekonomikisto subtenas ke “katolikismo ne nur estis originanto de la moderna kapitalismo, tiel kiel ĝi disvolviĝis en Eŭropo kaj aparte en Italio, sed ankaŭ de la scienco mem kaj de la nocio de “persona libero”.)
  • Joseph Eugene Stiglitz, Quand le capitalisme perd la tête, Le livre de poche,‎ 2005 (ISBN 978-2-253-10931-0), 571 paĝoj.
  • Gabriel Tortella (1973). Los orígenes del capitalismo en España: banca, industria y ferrocarriles en el siglo XIX. Madrid: Tecnos.

Aliaj projektoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Funkciado de la kapitalisma ekonomio, skizo de Petro Levi (Esperante) greke Financistoj anstataŭas inĝenierojn: Kiel General Electric reinventis usonan kapitalismon (Esperante)

Angle