Kapkuseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paro apogita sur kapkusenoj (Toulouse-Lautrec).

Kapkuseno estas kuseno, kiun oni metas en la lito, por apogi la kapon.[1] Kapkuseno​ estas mola peco sur kiu oni apagas la kapon dum la dormado. La kapkuseno estas metita sur la matraco, en la supra parto de la lito, plej ofte kun sama koloro kiel la littukoj. Ĝia celo estas havi rekta la vertebraron per plenigo de la kavaĵo de la kolo por ripozigi la nukon, eviti muskolajn tensiojn, malpliigi la streĉon akumulitan dum la tago kaj helpi la komfortan ekdormon.

Historie kapkusenojn uzis nur personoj de alta klaso, poste la kutimo disvastiĝis al ĉiuj tavoloj kaj kulturoj. Ĉiu persono alkutimiĝas al uzado de pli grandaj, molaj, malmolaj, diverstipaj kapkusenoj; multaj personoj apenaŭ povas ekdormi aŭ kompforte dormi, se oni devas ŝanĝi la kapkusenon, okaze de forveturo, translokiĝo, hoteloj ktp. Kelkaj kuracistoj konsilas uzi ne tro grandajn kapkusenojn, eĉ kelkaj nenian.

Kusenbatalo, aŭ kapkusena lukto, estas ludo ĉefe ludita de infanoj, dum kiu ili "atakas" unu la alian per kusenoj. Ĉi tiu ludo povas esti maniero tuj liberigi mensan streĉon kaj koleron.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV, [1] Alirita la 30an de Decembro 2017.