Kaplna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaplná troviĝas en la plej griza parto

Kaplná, hungare Erzsébetkápolna [erĵEbetkApolna], germane Kapeln estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Kápolna, poste por fari diferencon de la sama Kápolna iĝis Erzsébetkápolna.

Bazaj informoj

Situo

Kaplná situas sur ebenaĵo, laŭ mallonga traira flankovojo inter aŭtoŝoseo kaj ĉefvojo Bratislavo-Trnava, fervojo en la sama direkto preteriras. Trnava troviĝas 14 km-ojn.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la Grandmoravia Regno. En la 11-a jarcento la komunumo havis romanikan preĝejon. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1244. Post la mezepoko pro la oftaj turkaj atakoj la vilaĝo senhomiĝis, kiun kroatoj refondis en la 16-a jarcento. En 1910 loĝis en Erzsébetkápolna 410 homoj, (402 slovakoj, 6 germanoj, 2 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1974-1990 la municipo estis en Báhoň. En 2001 loĝis en Kaplná 703 homoj, (693 slovakoj, 5 hungaroj).

Vidindaĵo

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • slovaka kaj hungara Vikipedioj
  • http:adatbazis.mtaki.hungary.com