Kapoportistoj kaj Hundokapuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kapoportistoj kaj hundokapuloj referencas, en la kristana fantazie mirakleca tradicio, al la fenomeno per kiu sanktaj martiroj, post elkapigo portintus sian kapon tranĉita, ĝin subtenante per mano. Ekzemploj de tiuj sanktaj martiroj pri kiuj memorigas tiu miraklo, kapoportantaj, estas sankta Eŭfemio, sankta Dezidero el Langres, sankta Miniato kaj sankta Dionizo.... La hundokapuloj elmontras aŭreolon kiu eĉ pli evidentigas vizaĝan profilon vere ridindan: la orelojn pintformaj, la nazon antaŭen elstaranta. Vidi ekzemplon tian kaj provi heziton estas neeviteblas por multaj: certe temas pri sanktuloj kun la hunda vizaĝo, hundokapulo... Sankta Kristofaro - la fama kristanmedia patrono de aŭtomobilistoj, danke al la legendo kiu lin volas transveturiganto la Infanon Jesuon tra impeta rivero, suferis la saman sorton

Strangaĵoj, legendoj, eltrovaĵoj... Antaŭ tiaj unuavide neeksplikeblaj kaj preskaŭ monstraj fenomenoj agiografiaj, kiuj des pli estas prezentitaj en liturgiaj kaj civitanaj kalendaroj, oni kutimas eltiri el embaraso, serĉante la motivojn de tiaj reprezentado. Ankaŭ la mitoj havas kialojn kaj, do, devas esti kelkaj kaŝitaj kialoj (antropologiaj, teologiaj, historiaj, eble) kiuj, sen ignoris la sencon pri mirakleco, devis certe transverŝi embarason en la fideluloj kiu ne povos manki. Por la sanktuloj kapoportantaj, ekzemple, devis modele influinti sankta Johano “senkapigita”, kies kapo tamen estis elmontrita sur arĝenta plado al la virinoj Erodiado kaj Salomeo kaj ne manportita de la martiro; oni serĉi eksplikan helpon en interesaj hipotezoj: ligoj kun la historiaj militecaj praaj kultoj kaj paganaj (keltaj, nordaj antaŭe, poste longobardaj, gotaj...) pri kranioj kaj kapoj tranĉitaj. Aliaj interpretoj preferas substreki la teologiajn simbolismojn, laŭ kiu la martiro sian kapon portanta indikus la neeblecon silentigi la evangelian anoncon, ankaŭ se ĝia atestanto estis ĵus-ĵuse mortigita. Teorioj interesvekaj kiuj niajn tempojn ricevas kromajn komplementojn: tiaĵoj estus influaĵoj de antikvaj priskriboj pri la antipodoj, la teroj kiuj staras en la opona flanko de la globo rilate al nia tero, trans la limoj de la konita mondo kaj pri ties loĝantoj: kiuj ekde Plinio la Maljuna (kaj en nia epoko Severino Boecio, plue) estis imagitaj laŭ la tuta antikva epoko kiel popoloj antropomorfaj ja jes, sed kun kelke da monstreco pro kiuj eblis ilin deklari malsamaj: ek de la unupieduloj je unika enorma piedo al la monokuloj, ekde la pigmeoj al kapenbrustuloj ... La uloj hundformaj estus la ringo unuiganta la strageculojn kun la nova homaro elaĉetita: eĉ ili estas elaĉetitaj de Kristo kvankam malsamaj... El tio jen sanktulo, duone niaspekta kaj duone bestaspekta kaj, do, kapabla evangelizi tiun fantazian homaron.

Iu antropologia skolo vidas en la”monstraj” pentritaj kaj skulptitaj sanktuloj rezulton de kultura sugestia sinkretismo, kiu startas el antikvaj Egiptoj (vidu la diaĵon Anubi hundeckapa kaj diversajn mitologiajn figurojn monstraj - hindiajn, ekzemple) esprimantaj pridian sencon kaj senton. En la monstraj sanktuloj, paganaj mitoj helpus percepti kaj signifi la ĉiotrapenetrantan dian ĉeeston... Ĉu pro tio ankaŭ en la Amerikoj, tra kies kulturoj troviĝas dioj tiom sangavidaj?

Rezulto de la alproksimiĝo de kristanismo kaj paganismo, sed eble ankaŭ pli restaĵo de paganismo: kio pruvus kiel neniam finiĝas kristanismo liberigi la homojn el pagana provo manipuli la dian reaton.

Bibliografio

Paolo Vignolo, CANNIBALI ;GIGANTI E SELVAGGI, creature mostruose del Nuovo Mondo, Bruno Mondadori, Milano, 2010