Kaporalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaporalo (de la itala capo corporale "ĉefo de grupo") en armeo de kelkaj ŝtatoj estas la plej alta soldata rangoŝtupo en aliaj ĝi estas la plej malalta suboficira rango. La kaporalo gvidas la plej malgrandan unuon de armeo, ĉ. 12-20 soldatojn. En NATO rango de kaporalo egalas al normigita rangokodo OR-4.

Proverbo

Ekzistas proverboj pri kaporalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
      Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.  
  • Citaĵo
     Bona kaporalo revas esti generalo. 

Referencoj

  1. Lernu